Naroula distrikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naroula distrikto
Distrikto
Blazono
distrikto de Belorusio [+]

LandoBelorusio

Supermara alteco111 m [+]
ĈefurboNaroŭlia
- koordinatoj52° N, 30° O (mapo)51.829.5Koordinatoj: 52° N, 30° O (mapo)
Areo1 588,82 km² (158 882 ha) [+]

Loĝantaro10 417 [+] (1-a de januaro 2024)
Denseco6,56 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroQ114568277

Naroula distrikto (Tero)
Naroula distrikto (Tero)

Naroula distrikto (Belorusio)
Naroula distrikto (Belorusio)
DEC
Naroula distrikto
Naroula distrikto

Map
Naroula distrikto

Vikimedia Komunejo:  Naroŭlia District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Naroula distrikto (beloruse Нараўлянскі раён; ruse Наровлянский район) estas administra subdivido en Homela regiono (situas en suda parto de la regiono) de Belorusio. La distrikto estis fondita en la jaro 1924, en 1954 eniris en konsisto de Homela regiono (antaŭe eniris en konsisto de aliaj subdividoj). La areo de la distrikto estas 1.580 km². Administra ĉefurbo estas urbo Naroula. En la distrikto estas eldonata gazeto "Propjaca vero".

Loĝlokoj kaj administrada subdivido[redakti | redakti fonton]

Nuntempe en la distrikto estas ĉirkaŭ 70 loĝataj lokoj, la plej granda el kiuj estas Naroulja; la distrikto estas subdividita je 5 vilaĝaj sovetoj. Post la Ĉernobila katastrofo pro radioaktiva malpurigo, parto de tiatempaj loĝlokoj estis likviditaj, kaj ĝiaj loĝantaroj estis elmigrigitaj al aliaj lokoj.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La tereno de la distrikto estas ebena. Arbaroj okupas 53 % de la areo. Tra la distrikto fluas Pripjac kun flankriveroj Ĵalonj, Mitva, Naraŭlanka, Slaveĉna. En la distrikto situas parto de la Palesjea radiadaĵ-ekologia rezervejo.

Agrokulturo[redakti | redakti fonton]

En la distrikto situas 5 kolĥozoj, 2 sovĥozoj. Estis disvastigitaj bovbredado, porkbredado, ŝafbredado, cerealplantado, terpomplantado, furaĝplantado. Post la Ĉernobila katastrofo ĉi-tio iagrade ŝrumpas, sed nuntempe efektiviĝas eksperimentoj pri agrokulturado en radioaktivaĵmalpuraj kondiĉoj.

Industrio[redakti | redakti fonton]

Komunikado[redakti | redakti fonton]

Tra la distrikto trairas aŭtovojoj el Naroula ĝis Mazir; inter Jelsk tra Naroulja ĝis Ĥojniki. Ŝipnavigado sur la Pripjac.