Nasaa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nasaa Lingvo
Nasa Yuwe
lingvo • moderna lingvo
indiĝena lingvo de Ameriko
Parolata en Kolombio
Parolantoj 140 000
Denaskaj parolantoj 75.000[1]
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Senparenca lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en En Kolombio, la indiĝenaj lingvoj estas oficialaj en la indiĝenaj teritorioj[2]
Reguligita de Consejo Regional Indígena del Cauca.
Regiona Indiĝena Konsilo el Kaŭko.
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 pbb
  SIL pbb
  Glottolog paez1247
Angla nomo Páez
Franca nomo paez
vdr

La nasaa lingvopaeza lingvo (Propra lingve: Nasa yuwe, Hispane: Paez) estas senparenca lingvo parolata pro la nasaa popolo aŭ paeza popolo (el pats "maldekstre" el la Kaŭka rivero), kiu loĝas en la anda parto de Kolombio, ĉefe en la departemento de Kaŭko, sed ankaŭ en la sur-orienta parto de Valo de Kaŭko, okcidenta parto de Ujlao kaj la sur-okcidenta parto de Tolimo.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Oni pridiskutas la lingvan familion al kiu apartenas la Nasaa. Uricoechea (1877) rimarkis la rilatojn inter Nasa Yuwe kaj la Anda lingvaro kiel la keĉua, precipe pro la gramatiko kaj morfologio, kvankam nuntempe ĉi tiu propono estas forlasita.

Paul Rivet kaj aliaj klasifikis ĝin kiel ĉibĉa, kun ajna rilato al Barbakoana familio, kune al awá, guambiano, cayapa, colorado kaj eble al andaquí, kvankam Constenla Umaña kontrolis ke ĝi ne estas tute ĉibĉa. Kelkaj aŭtoroj proponas paezan familion, aliaj barbacoana-paezan familion. Tamen, strukture kaj leksike la Nasaa kaj la Barbakoana estas tre malsimilaj kaj la leksikaj similaj formoj povas esti pro la proksimeco geografia de la lingvoj. Greenber (1987) proponas makrofamilion ĉibĉa-paezan.

Por aliaj (Gordon, 2005) estas senparenca lingvo, kvankam oni povas akcepti ajnan rilaton kun la andaquí-a kaj eble kun aliaj mortintaj lingvoj (Adelaar kaj Muysken, 2004).

Citaĵo
 No hay consenso sobre el paezano, y las opiniones varían notablemente. Habitualmente se ubica al páez junto con el paniquitá (Colombia), en realidad un dialecto de esta lengua y el extinto panzaleo; puesto que escasamente hay algún dato sobre el panzaleo, la clasificación no tiene base lingüística real   Ne estas konsento pri la paeza, kaj la opinioj varias noteble. Kutime oni lokigas la paezan kune al panikitá (Kolombio), vere estas dialekto de ĉi tiu lingvo kaj la mortinta panzalea; ĉar apenaŭ estas ajna informo pri la panzalea, la klasifikado ne havas veran lingvistikan bazon. 
— Constenla Umaña, Loukotka 1968:245

Priskribo lingvistika[redakti | redakti fonton]

Studado de la lingvo[redakti | redakti fonton]

La unua vortaro paeza-hispana estis verkita de la pastro Eugenio del Castillo y Orozco en 1777 kaj reviziita pro Ezequiel Uricoechea 110 jaroj poste. La vortaroj kaj gramatikoj tiatempaj havis la ĉefan celon kristanigi kaj instrui la hispanan al indiĝenoj kaj estis grava parto de la disvolviĝado de la retroirado de la indiĝenaj lingvoj. Hodiaŭ, tamen, ili estas atestiloj de la historio de la lingvo kaj utilas por reakiri vortojn kaj kompreni la toponimion.

La malgrandigado de la nombro da parolantoj estis rezultoj de la regado de la hispanparolantaj landoj, la neegaleco ekonomia, la lingva politiko kiu malpermesis la indiĝenajn lingvojn je la fino de la 18-a jarcento kaj la lernejo kiu helpis tiun politikon en la 20-a jarcento kaj enkondukis la unulingvismo en la amaskomunikilojn.

Nuntempe, la Nasaa estas parolata por pli ol 100 mil personoj kaj la tendenco de malgrandigado da parolantoj malas, ĉar ekzistas fortaj studoj fonologiaj kaj gramatikaj, vortaroj kaj tekstoj. Tial fortiĝas la kampanjoj de protektado de la lingvo, instruado en kaj de la Nasaa, pere de publikaj kaj nepublikaj kursoj pri etnoedukado kiuj estas prioritato de la indiĝenaj aŭtoritatoj, kiuj samtempe antaŭpuŝas la fortigadon de la amaskomunikiloj propraj kiel Radio Payumat aŭ Radio Nasa.

Fonologio[redakti | redakti fonton]

La Nasaa havas kvar vokalojn simplajn kaj kvar nazajn (a, e, i, u), longaj kaj mallongaj:

Vokaloj antaŭaj Vokaloj centraj Vokaloj postaj
Vokaloj fermataj i ĩ iˑ ĩˑ u ũ uˑ ũˑ
Vokaloj mezaj e ẽ eˑ ẽˑ
Vokaloj malfermataj a ã aˑ ãˑ

La Nasaa havas 38 fonemojn konsonantajn:

Lipa konsonanto Alveola konsonanto Palata konsonanto Velara konsonanto Glota konsonanto
simpla palatigado simpla palatigado simpa palatigado simpla palatigado simpla palatigado
oklusiva surda konsonanto p t ƫ ʦ ç k c ʔ
aspirado pʲʰ ƫʰ ʦʰ çʰ
Antaŭ-nazigado mb m ⁿd ⁿdʲ ⁿʣ ⁿʣ̢ ⁿɡ
naza konsonanto m n ɲ
frikativa surda konsonanto s ʃ h ɧ
sona konsonanto
latera konsonanto l ʎ
aproksimanta w j

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

La pronomoj de la unua kaj dua persona de la singularo estas malsamaj por la genroj viraj kaj inaj, la pluralo ĉiukaze estas en la ina formo. La tria persono estas neŭtra.

La verbo konjugas per sufiksoj de tempo, modo, aspekto kaj en la dua persona per sufikso ina aŭ vira, ankaŭ estas prefiksoj de intencado kiel en Esperanto -eg--et-. La substantivoj fleksias pere de sufiksoj kiuj markas la kazojn nominativo, akuzativo, dativo, ablativo, lokativo, instrumentalo per "postfiksoj" anstataŭ prefiksoj.

La Nasaa estas konsiderata kiel aglutina lingvo. La frazordo estas Subjekto Objekto Verbo. La nomo antaŭas la adjektivon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adelaar, Willem F. H.; & P. C. Muysken, 2004. The languages of the Andes. Cambridge University Press. angle
  • Campbell, Lyle. (1997). American Indian languages: The historical linguistics of Native America. New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-509427-1.angle
  • Castillo y Orozco (del), Eugenio Vocabulario Paez-Castellano. Ezequiel Uricoechea ed. Maisonneuve y Cia. Libreros Editores, París, 1877.hispane
  • Fabre, Alain 2005 Nasa Diccionario etnolingüístico y guía bibliográfica de los pueblos indígenas sudamericanos.hispane
  • Gordon, Raymond G., Jr. (Ed.). (2005). Ethnologue: Languages of the world (15th ed.) Dallas, TX: SIL International. ISBN 1-55671-159-X angle
  • Greenberg, Joseph H. 1987 Language in the Americas. Stanford, California: Stanford University Press. ISBN 0-8047-1315-4 angle
  • Nieves Oviedo, Rocío; Tulio Rojas y Marcos Yule 1991: Estudios Fonológicos de la Lengua Paez (Nasa Yuwe); Descripciones 6; Colciencias - Universidad de los Andes, Bogotá.hispane
  • Rivet, Paul 1952 "Lengues de l'Amerique du Sud et des Antilles"; Meillet A. et M. Cohen . Les langues de monde. Paris. france
  • Rojas Curieŭ, Tulio; Roció Nieves Oviedo, y Marcos Yule Yatacue 1991: Estudios Gramaticales de la Lengua Paez (Nasa Yuwe). Descripciones 7; Colciencias - Universidad de los Andes, Bogotá.- ISSN 0120-0507 hispane
  • Slocum, Marianna C. 1986: Gramática páez. Editorial Townsend, Lomalinda.- ISBN 0-88312-232-4 hispane
  • Slocum, Marianna C.; Florence L. Gerdel; Rogerio Yonda Güejia y Porfirio Ocaña Nache. 1983. Diccionario: páez-español / español-páez. ILV, Bogotá. hispane
  • La Carta de Colón (Colon F'l'Na Yuwe Kahn'l Ec). Huelva, Facediciones, 2008. hispane

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Idioma paez en hispana  Vikipedio kaj en a  Vikipedio (numero de revizio ne estis difinita).