Naskanto (geometrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cirklo naskanta sferon
Cirklo naskanta toron
Rekto naskanta konuson

En geometrio, naskanto estas kurbo kiu, moviĝante en tri-dimensia spaco, generas ("naskas") surfacon.

Se la moviĝo de la kurbo estas rotacio ĉirkaŭ akso, la naskata surfaco estas rivolua surfaco.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • Cirklo, turniĝante ĉirkaŭ sia diametro, generas sferon. Se ĝi turniĝas ĉirkaŭ akso paralela al ĝia diametro (t.e. ĉirkaŭ ia ajn rekto en la ebeno de la cirklo), ĝi generas toron.
  • Rekto, kies unu punkto estas fiksita, generas konuson; rekto, kiu restas paralela al sia direkto generas cilindron.

Notoj[redakti | redakti fonton]