Naskiĝdomo de Mozart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naskiĝdomo de Mozart, en Salzburg, Getreidegasse nr 9

La Naskiĝdomo de Mozart (germane: Mozarts GeburtshausHagenauerhaus) estis la naskiĝloko de Wolfgang Amadeus Mozart ĉe Getreidegasse nr 9 en Salcburgo. La Mozart-familio loĝis sur la tria etaĝo de 1747 ĝis 1773 antaŭ transloĝiĝo al la Loĝdomo de la Mozartoj; Mozart mem estis naskita ĉi tie la 27an de januaro 1756. Li estis la sepa infano de Leopold Mozart kiu estis muzikisto de la Salcburga Reĝa Kamero.

Estante nun muzeo, la naskiĝloko de Mozart prezentas al vizitantoj la fruan vivon de la komponisto, liajn unuajn muzikinstrumentojn, liaj amikojn kaj liaj pasian intereson en opero. La tria etaĝo ekspozicias la infantempan violonon same kiel portretojn de Mozart, dokumentojn kaj fruajn eldonojn de lia muziko, kaj la dua etaĝo estas dediĉita al la intereso de Mozart en opero kaj inkludas la klavikordon sur kiu li komponis La Sorĉfluton . La tuto estas prizorgate fare de la Mozart-Fondaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La domo estis konstruita en la 12-a jarcento sur tereno kiu estis parto de la ĝardeno apartenanta al la Arkiabatejo Sankta Petro. Otto Keutzel, komercisto, estas menciita kiel la posedanto en 1408 kaj Chunrad Fröschmoser, la tribunalapotekisto, aĉetis la posedaĵon en 1585. Sur la pordejo, la volvita serpento en la buŝo de la leono, la simbolo de Asklepio, daŭre atestas lian proprieton. En 1703, la domo venis en la proprieton de la Hagenauer-familio kiu alvenis en Salzburg ĉirkaŭ 1670. Interesas Joseph Martin Hagenauer kaj Johann Laurenz Hagenauer kiuj iĝis la ludonantoj de la Mozartoj.

Post geedziĝado kun Anna Maria Pertl la 21an de novembro 1747 Leopold Mozart luis la loĝejon sur la tria etaĝo kiu konsistis el kuirejo, malgranda kabineto, loĝoĉambro, dormoĉambro kaj oficejo. Ĝi estis ilia loĝejo ĝis 1773 kaj iliaj sep infanoj estis naskita ĉi tie; nur du, Maria Anna kaj Wolfgang Amadeus, pluvivis. Leopold Mozart estis en konstanta tuŝo tra leteroj kun siaj ludonantoj dum la turneoj muzikaj inter 1763 kaj 1766; li moviĝis for el la regiono en 1773.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1880 la domo estas muzeo. La tria etaĝo elmontras la infantempan violonon de Mozart, klavicenon, same kiel portretojn, dokumentojn, familileterojn, kaj fruajn eldonojn de lia muziko. Ekzistas ankaŭ notoj pri lia vivo en Vieno kaj de lia edzino kaj familio. La dua etaĝo estas dediĉita al la intereso de Mozart en opero kaj inkludas la klavikordon sur kiu li komponis la operon La Sorĉfluton. La unua etaĝo reproduktas vivkondiĉojn de la tempo de Mozart kun tipa meblaro. Originaj dokumentoj kaj pentraĵoj ilustras lian vivon en Salzburg. Aliaj eroj en la muzeo estas nekompleta portreto de Mozart pentritaj fare de Joseph Lange, lia bofrato en 1789 (unu el la frapaj portretoj de Mozart), bildoj de lia infanaĝo, kaj lia infantempa violono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]