Naskiĝo de la Dipatrino

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Naskiĝo de la Dipatrino.
Rusa ikono de la 17ª jc.

La Naskiĝo de la sanktega Dipatrino estas festo per kiu la tradiciaj kristanaj eklezioj (la ortodoksa kaj la katolika) rememoras la naskiĝon de la Dipatrino de la justaj Joakimo kaj Anno. En ortodoksismo ĝi estas granda dekduopa festo; en katolikismo ĝi estas simple festum.

La Nova Testamento entenas tre malmulte da informoj pri la Dipatrino, la tradicio de la festo estas bazita sur la rakonto de la apokrifa Evangelio laŭ Jakobo.

Plimulto da kristanaj eklezioj, kiuj festas la Naskiĝon de la Dipatrino, observas la feston je la 8a de septembro (laŭ sia kalendaro).