Naskomarko
Naskomarko estas benigna marko neregula en la haŭto kiu estas jam dumnaske aŭ aperas tuj post la nasko, kutime en la unua monato. Ili povas esti ie ajn en la haŭto. Naskomarkoj estas kaŭzata pro superkresko de sanga vaskulo, melanocito, glata muskolo, graso, fibroblasto aŭ keratinocito.
Enhavo |
Tipoj[redakti]
Dermatologoj dividas naskomarkojn en du tipojn. Pigmentaj naskomarkoj kaŭzataj pro troaj ĉeloj de haŭta pigmento kio inkludas nevusojn, laktokafajn makulojn kaj mongolajn makulojn. Vaskulaj naskomarkoj (nomataj ankaŭ ruĝaj naskomarkoj) estas kaŭzataj de pliiĝantaj sangaj vaskuloj kaj inkludas okulharajn makulojn (salmomakuloj), hemangiomojn, kaj portovinajn makulojn. Iom pli da 1 el 10 beboj havas vaskulan naskomarkon en la aĝo de 1.[1] Klekaj tipoj de naskomarkoj estas parto de la grupo de haŭtaj lezoj konataj kiel nevuso aŭ naevi, kio estas "naskomarko" en latina.
La preciza kaŭzo de plej naskomarkoj estas nekonata, sed vaskulaj naskomarkoj ne estas heredaj.[1][2] Oni supozas, ke ili okazas kiel rezulto de loka malekvilibro de faktoroj kontrolantaj la disvolvigon kaj migradon de haŭtaj ĉeloj.
En kulturo[redakti]
Naskomarkoj estas nomataj voglie en itala, antojos en hispana, kaj wiham en araba; ĉiuj el kiuj vortoj tradukeblas al "deziroj" ĉar, laŭ folkloro, ili estas kaŭzataj de neplenumataj deziroj de la patrino dum gravedo. Ekzemple, se graveda virino ne plenumas subitan deziron aŭ kapricon por fragoj, oni diras, ke la bebo povus porti fragoforman markon.
Notoj[redakti]
- ↑ 1,0 1,1 Birthmarks. Alirita 2011-06-20.
- ↑ Birthmarks. Alirita 2008-08-02.
Eksteraj ligiloj[redakti]
- Naskomarkoj laŭ Cleveland Clinic
- Vascular Birthmark Foundation
- Naskomarkoj laŭ MedlinePlus