Nassif Isaac
Nassif ISAAC estas egipta Esperantisto kiu en sia juneco kunsidis kun la patrino kaj la fratinoj por komuniki kun la spiritoj. Li naskiĝis en Fajum, Egiptio, faris la unuagradan instruon en Kairo kaj la duangradan en Asjut, Usona Kolegio.
Verkoj
- Esperanto-Araba Lernolibro (Isaac), 1969, Kairo, 72 paĝoj.
- La Mortintoj kaj la mortantoj SES Lorenz. Rio de Janeiro. 1979. 64 paĝoj
- La senmorta kaj la senviva
- Spiritismo kaj homfaritaj religioj SES. Rio de Janeiro. 1988. 55 paĝoj.
- Esperanto - araba poŝvortaro - eldonis Rotterdam : Universala Esperanto-Asocio, 1968. - 285 paĝoj
- Vojaĝimpresoj de egipto tra Eŭropo kaj Azio - Kairo. 1967. 64 paĝoj.