Nastätten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nastätten
Blazono
Nastätten (Germanio)
Nastätten (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Rhein-Lahn
Komunumaro Verbandsgemeinde Nastätten
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06772
Poŝtkodo 56355
Aŭtomobila kodo EMS
Oficiala Municipokodo 07141092
Politiko
Komunumestro Emil Werner
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Bahnhofstraße 1
56355 Nastätten
Demografio
Loĝantaro 4409 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 12′ N, 7° 51′ O (mapo)50.1994444444447.8583333333333Koordinatoj: 50° 12′ N, 7° 51′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 280 m
Areo 13,02 km²
Oficiala retejo http://www.nastaetten.de
vdr

Nastätten - prononco [NAŜtetn] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 4 409 loĝantojn.

Nastätten estas la administra centro de la samnoma komunumaro Nastätten, kiu grupigas plurajn etajn komunumojn, por komune plenumi difinitajn taskojn. La teritorio apartenas al la mezalta montaro Taunus.

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio ĝis la jaro 1806 apartenis al la landgraflando Hesio, kaj post mallonga okupiĝo per la armeo de Napoleono en 1816 iĝis parto de la duklando Nassau. En 1866 ĝi estis aneksita de reĝlando Prusio post la Prusia-Aŭstria milito kaj fariĝis prusia provinco "Hesio-Nasaŭo". Post la Dua Mondmilito, kiam Prusio estis dissolvita, la komunumo ekapartenis al la nuna federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

panoramo