Nataša Gollová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nataša Gollová
Nataša Gollová en 1942
Nataša Gollová en 1942
Naskonomo Nataša Hodáčová
Naskiĝo 27-an de februaro 1912
Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Brno, Moravio, Aŭstrio-Hungario
Morto 29-an de oktobro 1988
Flago de Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Kromnomo(j) Ada Goll
Gepatroj František Hodáč
v  d  r
Information icon.svg

Nataša GOLLOVÁ (ŝi naskiĝis la 27-an de februaro 1912 en Brno – ŝi mortis la 29-an de oktobro 1988 en Prago) estis eminenta ĉeĥa aktorino.

Ŝi devenis el estimata familio. Ŝia patro – František Hodáč – estis signifa politikisto en Ĉeĥoslovakio antaŭ la unua mondmilito kaj la avo el flanko de la patrino – Jaroslav Goll – estis signifa ĉeĥa historiisto. Nataša prenis la artan nomon laŭ sia avo, kiun ŝi komencis uzi tuj en siaj aktoraj komencoj.

Devene ŝi studis filozofion, sed ŝi interesiĝis ankaŭ pri danco kaj teatro. Tiu fine decidis. En moderna repertuaro ŝi multfoje pruvis eĉ grandan komikan talenton, kion filmistoj malkovris kun granda malfruiĝo – nur en la jaro 1939. En la tempo de kelkaj monatoj venis en kinejojn tri bonegaj komedioj, kiuj tuj farigis el Nataša Gollová filman stelon de unua grandeco. Ŝi fariĝis tre ege populara kaj filmistoj antaŭkuris unu la alian, por ke ili akiru ŝin en siajn filmojn. Sub pseŭdonomo Ada Goll ŝi rolis ankaŭ en unu germana filmo.

Ŝiaj aktoraj kunuloj estis ekz. aktoroj Oldřich Nový (filmoj Kristiano, Evo faras stultaĵojn, Hotelo Blua stelo, Aminda homo), Karel Höger (Ravita), Svatopluk Beneš (Fabelo de majo).

Post liberigo en la jaro 1945 estis esplorita ŝia agado dum la dua mondmilito. La esploro estis ja haltigita, ĉar montriĝis, ke Gollová helpis rezistmovadon kaj al fino de la milito ŝi propravole foriris kiel flegistino en Terezínon, sed tio markis ŝian reputacion eĉ pluan profesian agadon. Subite tiun ĉi antaŭ nelonge tiel popularan aktorinon neniu konis...

Poste ŝi rolis nur en kelkaj filmoj. La vivo de aktorino kaj stelo, kiu mallongan tempon blindigite brilis, finis malĝoje, en la soliĝo.