Natalia Vladimirovna Poklonskaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natalia Vladimirovna Poklonskaja
Persona informo
Наталья Владимировна Поклонская
Naskonomo Наталья Владимировна Дубровская
Naskiĝo 18-an de marto 1980 (1980-03-18) (44-jaraĝa)
en Mykhailivka
Religio ortodoksa kristana eklezio vd
Lingvoj rusaukraina vd
Ŝtataneco RusioSovetunioUkrainio • Respubliko Krimeo vd
Alma mater National University of Internal Affairs • Diplomatia Akademio de Eksterlandaj Aferoj de la Rusa Federacio • Akademii͡a Generalʹnoĭ prokuratury Rossiĭskoĭ Federat͡sii vd
Partio senpartia • senpartieco vd
Familio
Edz(in)o Ivan Nikolaevich Solovjev vd
Infanoj nekonata valoro vd
Profesio
Alia nomo Няш Мяш vd
Okupo politikistoŝtata funkciuloadvokatoakuzisto • membro de la ŝtata Dumao • diplomato • kunlaboranto vd
Laborkampo politikojurisprudenco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Natálja Vladímirovna POKLÓNSKAJA (ruse: Наталья Владимировна Поклонская 18-a de marto, 1980 en urbo Miĥajlovka, Luganska provinco, Ukraina Soveta Socialisma Respubliko) estas rusa ŝtatisto kaj advokato-prokuroro de Respubliko Krimeo (Rusio) kaj membro de la ŝtata Dumao de la Rusa Federacio en 2016-2021, kiu oficis kiel ĉefprokuroro de Alta Prokurorejo, Respubliko Krimeo, Rusia Federacio (2014 - 2016).

La 13-an de oktobro 2021, rusa prezidento Vladimir Putin nomumis Poklónskaja kiel la rusa ambasadoro al Kabo-Verdo. Sed ŝi ne plenumis oficon.

Nuntempe Poklónskaja estas konsilisto de la Ĝenerala Prokuroro de Rusio.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝia persona vivo[redakti | redakti fonton]

Poklónskaja estas divorcita kaj havas unu filinon. Ŝiaj gepatroj estas pensiuloj loĝantaj en Krimeo. En aŭgusto 2021, ŝi malkaŝis, ke ŝi kontraktis la koronan virusan malsanon kaj ke, krom alta febro, ŝi ne havis aliajn simptomojn.

Interreta fenomeno[redakti | redakti fonton]

Animo de Natálja Poklónskaja

Post kiam vidbendo de la gazetara konferenco anoncanta ŝian nomumon kiel la Ĝenerala Prokuroro de Krimeo estis alŝutita al Jutubo la 11-an de marto 2014, ŝia juna kaj alloga aspekto faris ŝin precipe populara en Ĉinio kaj Japanio, kie ŝi iĝis komika rolulo. La video estis spektita de pli ol miliono da homoj, tiam sufiĉe granda nombro de spektantoj.

Poklonskaja estis inter la famuloj en Rusio kaj Ukrainio, kiuj ricevis la plej multajn serĉojn en Interreto, kiam laŭ Guglo ŝi estis la sepa plej populara persono en Interreto en Rusio kaj kelkaj ĵurnaloj eĉ nomis ŝin seksa simbolo [1] [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]