Natalja Muraŝkeviĉ
Natalja Guseva (post edziniĝo Muraŝkeviĉ; ruse Мурашкевич (Гусева) Наталья Евгеньевна; naskiĝis la 15-an de februaro 1972 en Moskvo) estas sovetia infana kinoaktorino. Ŝi rolis en kelkaj porinfanaj kaj poradoleskaj filmoj, iĝis tre populara post kelkfoja montro de televida serio "Gastino el estonteco" (1984). Post fino de lernejo ŝi ne plusekvis la karieron de kinoaktorino, sed dediĉis sin al mikrobiologio, pri kiu ŝi doktoriĝis kaj kio estas ŝi ĉefa okupo nun.
Ŝia unua rolo estis en la 10-minuta propaganda filmeto "Danĝeraj bagatelaĵoj" (1983). La filmo montras lecionon en mezlernejo, kiun gvidas oficisto de vojpolico. Infanoj rakontas, kiel ili atingis mezlernejon, kaj la oficisto atentigas ilin pri la ne ĉiam evidentaj eraroj, kiujn ili faras en la stratoj. Guseva en tiu filmeto estas unu el la infanoj, kiuj rakontas pri sia vojo al mezlernejo. Tiun filmeton oni longe konsideris perdita, sed bonŝance ĝi estis retrovita en arkivoj komence de la 21-a jarcento.
En 1993 ŝi edziniĝis kaj prenis familion de sia edzo; en 1996 ŝi naskis filinon; en 2001 ŝi divorcis.
Natalja finis en 1994 Moskvan Instituton de Preciza Kemia Teknologio, la fakon de bioteknologio. Ekde siaj junaĝaj spertoj ŝi ne plu rolas en filmoj, ŝi estas sciencisto en esplora Instituto pri epidemiologio kaj mikrobiologio en Moskvo, kie ŝi ĉefe okupiĝas pri imunokemio kaj virusologio.
Filmografio [redakti]
- 1983 — Опасные пустяки ("Danĝeraj bagatelaĵoj", mallongdaŭra) — http://romantiki.ru/2006/04/27/opasnyie-pustyaki/
- 1984 — Гостья из будущего ("Gastino el estonteco", seria sciencfikcia televida filmo por infanoj) — rolo de Alisa Seleznjova
- 1986 — Гонка века ("Vetrajdo de jarcento", sporta dramo)
- 1987 — Лиловый шар ("Lila globo", infana, scienc-fikcia) — rolo de Alisa Seleznjova
- 1988 — Воля вселенной ("Volo de la universo", infana, scienc-fikcia) — rolo de Lena Lukaŝeviĉ