Natan Ben-Cion Ĥavkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natan Ben-Cion Ĥavkin
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1874 (1874-01-20)
en Chocimsk
Morto 18-an de novembro 1957 (1957-11-18) (83-jaraĝa)
en Jerusalemo
Tombo Har HaMenuchot
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Israelo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Natan Ben-Cion ĤAVKIN (hebree: נתן בן-ציון חבקין; naskiĝis la 20an de januaro 1874 - mortis la 18an de novembro 1957 en Israelo) estis israela esperantisto kaj vegano.

Li nakiĝis en la urbo Ĥotimsk en la distrikto Mogilev en Rusio (ĉi-tempe Belorusio) en juda familio. Lia patro estis Isral Ĥavkin, kaj lia patrino estis Zabuŝa (de Lipŝic-familio). Lernis en tradicia jeŝiva lernejo. Kiam li maturiĝis li moviĝis al Odeso, kie li lernis en gimanzio kaj eklernis desegnon. En Odeso li ekkonis la Cionistan movadon kaj ekpensis pri elmigrado al la lando de Israelo (tiama Palestino). Li eĉ ĉeestis en la dua cionista kongreso en 1898. Tamen, post la renkontiĝo kun la grava juda verkisto Mendale Moĥer Sfarim (Mendale la Librovendisto) li ekinteresiĝas pri pli kosmopolitaj aferoj, kaj malfruigis sian enmigradon. Tiam li lernis Esperanton en sia naskiĝlando Rusio

En 1897 li moviĝis al Munkeno en Germanio, kie li eklernis grafikan arton. Post kiam lia lernado finiĝis li loĝis en Munkeno kaj establis fabrikon por zinkografaĵoj. Tie li fariĝis vegetarano, kaj poste, en 1912. esperantisto.

En 1918 aperis kolekto de liaj german-lingvaj artikoloj pri vegetarismo, sub titolo »Mensch und Tier« (Homo kaj besto). En 1920 li komencis publikigi esperantan aldonon »Hebrea Esperantisto« en revuo, kiun li eldonis.

En 1921 li translokiĝis al Jerusalemo en Israelo kaj laboris kiel presartisto. Li estas rigardata – kune kun Isĥak Muĉnik – kiel fondinto de la Esperanto-movado en Palestino. Li ankaŭ fondis en 1926 "la hebrean veganistan asocion". Li provis fondi komunumon de veganoj en Jerusalemo, sed ne sukcesis.

La 26-an de junio 1952 la izraelia registaro registris kiel kultura asocio »Zamenhof-Fondon«, kies sekretario-kasisto estis N. B. Ĥavkin, kiu cetere dediĉis al tiu fonduso ĉiujn eventualajn profitojn de lia invento pri scienca ornamfarado »Ornamografio«. La celo estis »eternigi la memoron de D-ro Eliezer Zamenhof, kreinto de Esperanto per konstruo de Esperanto-templo kaj lernejo Hebrea-esperanta je nomo de D-ro Zamenhof en Jerusalemo«.

En 1954, Ĥavkin reorganizis la vegetaranan Esperanto-movadon. Li estas honora prezidanto de TEVA. Post aktivaj korespondoj kaj klopodoj li sukcesis eldoni en januaro 1955 la unuan kajeron, stencilitan, numeritan »Jaro XX, no la por memorigi, ke aperis alia revuo »Vegetarano« dum 19 jaroj inter 1913, kiam fondis ĝin Oskar Bunemann, kaj 1937. En tiu unua numero de la nova serio, li preeizigis kial laŭ li vegetarismo estas grava mondpaciga faktoro. Per la revuo N. B. Ĥavkin provas disvastigi ornamografion, kies profitojn li dediĉis al gi, sed sen sukceso.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josef Kohen-Cedek: Natan Ben-Cion Ĥavkin (ekzemplo de homa vivo). Tel Aviv: Esperanto-Ligo en Israelo, 1976, 15 p.
  • A. Andriu: Forpasis la patro de Vegetarano. Vegetarano j. 22 n2. vintro 1957. p. 12.