Natascha Kampusch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natascha Kampusch
Persona informo
Naskonomo Natascha Maria Kampusch
Naskiĝo 17-an de februaro 1988 (1988-02-17) (36-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj aŭstra-germanagermana
Loĝloko VienoStrasshof an der Nordbahn
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo televida prezentisto • aŭtobiografo • scenaristo • verkisto de nefikcio
TTT
Retejo https://kampusch.com
vdr

Natascha Maria Kampusch [naTAŝa KAMpuŝ] (naskiĝis la 17-an de februaro 1988) estas aŭstrino kiu estis forkaptita kiam dekjaraĝa la 2-an de marto 1998 dum sia piediro al la lernejo. Ŝi restis kaptita, je kelkaj kilometroj for de la familia domo, en la antaŭurbo de Strasshof an der Nordbahn apud Vieno fare de sia forkaptinto, Wolfgang Přiklopil, dum pli ol ok jaroj, ĝis ŝi sukcesis fuĝi la 23-an de aŭgusto 2006. La 44-jara forkaptinto estis teĥnikisto pri telekomunikado. Li sin mortigis la saman tagon kelkajn horojn post la fuĝo de Natascha per salto antaŭ rapidtrajnon.

La patro de Natascha tamen asertas, ke ne temas pri kidnapado, sed ke ŝi memvole loĝis ĉe Přiklopil, por povi fuĝi de la gepatroj[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Natascha liegt (nederlande). Alirita 2013-06-22.