Natasha Vita-More

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Natasha 2007.jpg
Natasha Vita-More

Natasha Vita-More (naskita Nancie Clark en 1950 en Eastchester, Novjorko) estas transhumanisto, amaskomunika artistino kaj futurologo, kun sciencofono, fama por dizajnado de "Primo Posthuman". Tiu futureca homa prototipo asimilas bioteknologion, robotikon, informteknologion, nanoteknologion, kognosciencon kaj neŭrosciencon por homa progresigado kaj vivplilongigado.

Vita-More estas universitata lekciisto kaj la Kreiva Direktoro de H+ Laboratorio por kunlaborado pri scienca kaj arta dezajnado.

Primo Posthuman[redakti | redakti fonton]

Laŭ transhumanismo, la nuna homo estas transhumano (transira homo), kiu estas inter estinta homo kaj venonta homo, t.e. posthumano. Posthumano tute distingeblos de la homo, kiel ni konas ĝis nun. Primo Posthuman(o), prezentita far Natasha Vita-More, unu el la plej konataj transhumanistoj ĉe FM-2030, kombinas bioarton kaj BRINKon (t.e. Bioteknologio, Robotiko, Informteknologio, Nanoteknologio, Nervoscienco kaj Kognoscienco). Tiel, Primo Posthumano devancas bioartajn limojn, al la ĉefa afero de vivoplilongigado multe pli longe ol tio, kion postulas Hayflick Teorio. Primo Posthumano – la originala futura homa korpo/cerbo dizajno – emfazante instinktan bezonon kaj deziron por solvi problemojn kiel malsanojn, estas kaj porkomunikila dizajno kaj teoria koncepto. Primo Gvidilo (Primo Guide) far Natasha Vita-More disponigas al oni ilustritan enkondukon pri Primo Posthumano.