Nathan Hosanski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nathan Hosanski
Persona informo
Naskonomo Nathan Hosanski
Naskiĝo 17-an de junio 1914 (1914-06-17)
en Wasilków
Morto 31-an de julio 1944 (1944-07-31) (30-jaraĝa)
en Kaŭno
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Israelita Seminario de Francio
Okupo
Okupo rabeno • membro de Franca rezistado • pastro
vdr

Nathan HOSANSKI (hebree נתן חוסנסקי, naskiĝis la 17-an de junio 1914 en Wasilków, inter 1940 kaj 1944 vivis en Lons-le-Saunier kaj mortis la 1-an de aŭgusto 1944 deportite al Kaŭno) estis franca rabeno. Li, sesjaraĝa, elmigris al Mulhouse en Francio. Li rabeniĝis en 1938, kaj estis rabeno de Reims ĝis 1939. Post junio 1940 li estis nomita kiel rabeno en Lons-le-Saunier por la rifuĝintoj el Alzaco. En 1943 li ricevis postenon en Tuluzo. Li aliĝis al juda rezistada movado: Organisation Juive de Combat (OJC), kiu klopodis permesi al judoj forfuĝi al Hispanio. Li estis arestita en januaro 1944, torturita kaj oni kondukis lin al Koncentrejo de Drancy. Poste li estis entrajnigita la 15-an de majo 1944 en la trajno n°73, kiu iris ĝis Kaŭno en Litovio kaj plu al Talino en Estonio. Oni mortigis lin en aŭgusto 1944, je la aĝo de tridek jaroj.

Omaĝo[redakti | redakti fonton]

Postmorte li ricevis "Croix de guerre" (Militkrucon).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Serge Klarsfeld. Le Mémorial de la Déportation des Juifs de France (memorejo pri la deportado de judoj de Francio). Beate kaj Serge Klarsfeld: Paris, 1978. Aktualigita noveldono FFDJF (Fils et Filles des Déportés Juifs de France, gefiloj de judaj deportitoj el Francio), 2012.
  • Roger Berg. Histoire du rabbinat français (XVIe-XXe Siècle). Cerf: Paris, 1992. (ISBN 2204042528), (ISBN 9782204042529)
  • Arno Lustiger. Zum Kampf auf Leben und Tod! Vom Widerstand der Juden in Europa 1933-1945 (Al batalo por vivo kaj morto! Pri la rezisto de la judoj en Eŭropo 1933-1945). Kolonjo 1994 kaj 2003, eldonejo Kiepenheuer&Witsch ("KiWi"), (ISBN 3-462-02292-X)
  • Paul Lévy. Hommes de Dieu dans la tourmente. L'histoire des rabbins déportés. (Homoj de Dio en tormento. La rakonto de la deportitaj rabenoj) Safed publications: Saint-Mandé (Val-de-Marne), 2006. (ISBN 2914585497)