Nathan Mayer Rothschild

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nathan Mayer Rothschild
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1777 (1777-09-16)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 28-an de julio 1836 (1836-07-28) (58-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Tombo Brady Street Cemetery, Whitechapel
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro Mayer Amschel Rothschild
Patrino Gutle Rothschild
Frat(in)oj Schönche Jeannette Rothschild • Salomon Mayer Rothschild • Carl Mayer von Rothschild • Amschel Mayer Rothschild • James Mayer de Rothschild • Henriette Rothschild
Edz(in)o Hannah Cohen
Infanoj Nathaniel de Rothschild • Lionel de Rothschild • Sir Anthony de Rothschild, 1st Baronet • Mayer Amschel de Rothschild • Luise von Rothschild • Charlotte Nathan Rothschild • Hannah Mayer Rothschild
Okupo
Okupo bankisto • banko
vdr

Barono Nathan Mayer ROTHSCHILD [rotŝild] (16-an de septembro 1777 en Frankfurt am Main - 28-an de julio 1836) estis la kvara infano kaj tria filo de la fondinto de la Rothschild-dinastio, Mayer Amschel Rothschild (1744–1812) kaj Gutle Rothschild (naske Schnapper (1753–1849). Li naskiĝis en la fankfurta juda geto de la urbo kaj iĝis fondinto de la angla branĉo de la familio.

Li agadis inter 1790 kaj 1800 kiel teksaĵa komercisto en Manchester. Li geedziĝis kun filino de Levi Barent Cohen (Hannah) en oktobro de 1806 kaj tio igis lin bofilo de influhava londona komercisto kaj kiu altigis la kapitalon per grava doto. Li aĉetis en 1808 domon en Londono kaj fondis la bankon N M Rothschild & Sons, kiu ankoraŭ nuntempe sukcese agadas.

Sub gvido de Nathan, la Rotŝildoj iĝis en 20 jaroj la plej gravaj bankistoj de Eŭropo.

Nathan investis la monon de Vilhelmo la 1-a el la soldata komerco - kiun li pensis protekti kontraŭ Napoleono - en oron de la Brita Orient-Hindia Kompanio, kiu estis uzata poste por la militiroj de Wellington. Aĉeto kaj reaĉeto de la Wellington-akcioj, la vendo kaj reaĉeto de oroj je Wellington, ties sendo al Portugalio kaj la kontrabando dum la kontinenta blokado, alportis por li profitegon. Li iĝis plej influhava financisto de la brita registaro.

Lia filo, Lionel Nathan Rothschild (1808–1879), plu gvidis la komercon en Anglio.

Ekde 1822 li estis Freiherr (barono en la germana nobelaro). Lia nepo kun la sama nomo (Nathan Mayer Rothschild (pli juna) 1840–1915) iĝis la unua Baron Rothschild (barono en la brita nobelaro) en la familio.