Nathaniel Hawthorne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nathaniel Hawthorne

Nathaniel HAWTHORNE (naskita la 4-an de julio 1804 en Salem, Masaĉuseco; mortinta la 19-an de majo 1864 en Plymouth, Nov-Hampŝiro) estis usona verkisto.

Vivo

Li naskiĝis kiel Nathaniel Hathorne je la 4-a de julio 1804 en Salem, Masaĉuseco. William Hathorne, la praprapraavo de Nathaniel, estis la unua de lia familio, kiu elvenis Anglio, unue ekloĝante en Dorchester (Masaĉuseco), kaj poste en Salem. Lia prapraavo estis John Hathorne, unu el la juĝistoj de la Sorĉistinaj juĝprocesoj en Salem. Li eble ŝanĝis sian nomon por disocii sin de tiuj.[1]

Referencoj

  1. McFarland, 18

Fontoj

En Esperanto aperis

  • La serĉado por la ora ŝaflano. (The Golden Fleece.) Tradukis James Charles O'Connor kaj Charles Frederic Hayes. - London: Stead; [British Esperanto Association], 1906. - 54 paĝoj.
  • La granda vizaĝo el ŝtono. (The Great Stone Face.) Tradukis Ernest Edward Yelland. - London: B.E.A. Literatura kaj Debata Societo, [proks. 1921]. - 23 paĝoj.
  • Tri noveloj. Tradukis Edwin Grobe. - Tempe: Arizona Stelo, 1998. - 26 paĝoj.
    • La eksperimento de d-ro Hejdegero. (Dr. Heidegger's Experiment.)
    • La nigra vualo de la pastoro. (The Minister's Black Veil.)
    • Juna bonulo Braŭno. (Young Goodman Brown.)
  • La ambicia gasto. (The Ambitious Guest.) Tradukis Ernest Edward Yelland. En: Uzino 6, [Tyresö:] Inko, 2003, ISBN 91-7303-202-6, paĝoj 93-106.
  • La fontano de juneco. (Dr. Heidegger's Experiment.) Tradukis G. Badash. En: Uzino 7, [Tyresö]: Inko, 2003, ISBN 91-7303-205-0, paĝoj 58-72.
  • La filino de Rapaĉini. (Rappaccini's Daughter.) Tradukis Donald J. Harlow. [2004.]