National Institute of Standards and Technology

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Usona Nacia Instituto de Standardoj kaj Teknologio [angle National Institute of Standards and Technology (NIST)] estas federacia instanco de Usono kun sidejo en Gaithersburg (Maryland) kaj en Boulder (Koloradio). La pli frua nomo de la instanco estis inter 1901 kaj 1988 La Nacia Buroo de Standardo (angle The National Bureau of Standards).

La NIST respondecas pri teknologia administrado de eksterkomerca ministerio kaj pri standardigaj procesoj. El tio naskiĝis la malĉifraj algoritmoj DES kaj AES. La instanco ankaŭ publikigas la Federacian Informan Procesan Standardon [Federal Information Processing Standard (FIPS)], kiuj validas por la usonaj instancoj.

Ĉe la instituto laboras 2.900 personoj, havas la buĝeton de 819 milionoj da USD (2009) kaj esceptan aldonan sumon de 610 milionoj da USD el la American Recovery and Reinvestment Act.

NIST-F1 estas nomo de NIST-atomhorloĝo, kiu kontribuas al la koordinita mondtempo.

Oficiala paĝo[redakti | redakti fonton]