National Rifle Association

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

National Rifle Association [NEŜnl rajfl esosiEjŝen] estas privata asocio en Usono, kiu subtenas la trejnadon de civitanoj pri pafiloj kaj la civitanan rajton posedi kaj porti pafilojn.

Ĝia nomo signifas "Nacia Fuzila Asocio". Ĝi estis fondita la 17-an de novembro 1871 en Novjorko sub la nomo American Rifle Association (Usona Fuzila Asocio) kaj nomas sin "la plej malnova organizo pri civitanaj rajtoj" en Usono. Ĝia origina celo estis plibonigi la paf-kapablon de soldato-taŭgaj civiluloj. Ĝia unua prezidanto estis Ambrose E. Burnside. En 1883 prezidantiĝis la usona eksprezidento Ulysses S. Grant.

En politiko, NRA forte engaĝiĝas kontraŭ elektaj kandidatoj, kiuj deklaras (aŭ estas suspektataj) havi la intencon, iel limigi la rajton je pafil-posedo kaj -uzo. Multaj usonaj prezidentoj estis membroj de NRA. Al Gore, kandidato de 2000, ne estis membro, kaj NRA pagis kampanjon kontraŭ li en la subŝtatoj Arkansaso kaj Tenesio, kiujn li perdis.

Estas malfacile diri, kiom da membroj NRA havas, ĉar la membro-kategoria sistemo estas komplika. La ampleksa direktoraro (ĉ. 75) estas elektata nur de eta parto de la membraro, kiu antaŭpagis sian kotizon por pluraj jaroj aŭ por la vivo. Nur unu direktoro estas elektata de la membrokunveno.

Ekstera ligo[redakti | redakti fonton]