National Trust

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The National Trust (La Nacia Fondaĵo) estas organizaĵo kiu celas gardi kaj protekti la kamparon, marbordon kaj historiajn konstruaĵojn en Anglio, Kimrio kaj Norda Irlando.

Skotlando havas apartan organizaĵon – La Nacia Fondaĵo de Skotlando.

La Fondaĵo estis starigita en 1895 kaj estas sendependa organizaĵo. Ĝi havas pli ol 3 milionoj da subtenantoj.

En 2003 ĝi prizorgas pli ol 248000 hektarojn de bela kamparo, 1000 kilometrojn de marbordo kaj pli ol 200 elstarajn konstruaĵojn kaj ĝardenojn.