Natria nitrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Natri-salpetro)
Saltu al: navigado, serĉo

Natri-salpetro, aŭ natria nitrato, estas klaso de nitrato kun formulo NaNO³, do ĝi enhavas Natrion, Nitrogenon kaj Oksigenon. Ĝi estas vitrece brila mineralo senkolora. Ĝi havas trigonan simetrion kaj estas ege durefrakta. Ties relativa maso estas 2,25 kaj ties dureco estas 1,5. Ĝi povas troviĝi kiel resto de dezerta forvaporiĝo. Antaŭ la invento de la sintezo de amoniako produktita el aero, ĝi estis ĉefa konsistaĵo de pulvo. Lastatempe ĝi utilas kiel konsistaĵo de minerala sterko por plibonigo de terkulturado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapeŝto, 1983.