Vitilevua kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Natunaornis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vitilevua kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Natunaornis
Specio: N. gigoura
Natunaornis gigoura
(T. H. Worthy, 2001)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Vitilevua kolombo (Natunaornis gigoura) estis nefluganta giganta kolombo, tio estas birdo de la familio de Kolombedoj kaj nur iomete pli malgranda ol la dido (Raphus cucullatus) kaj la Rodrigesa ermitkolombo (Pezophaps solitaria); nun ĝi bedaŭrinde formas parton de la listo de formortintaj bestoj.

La unutipa genro Natunaornis ricevis la nomon de Natuna, la plej maljuna tribestro de la popolo Volivoli en la valo Sigatoka, kie estis trovitaj la fosiliaj ostoj de la tipa specio unuafoje.[1] La scienca specifa nomo respegulas la grandon de la fosilia specio kaj ĝi proponas similecojn kun la kronokolomboj Goura. Restaĵoj el tiu specio estis malkaŝitaj en oktobro 1998 en Viti Levu, la plej granda insulo de Fiĝio. La unua priskribo estis publikigita en 2001 de T.H. Worthy. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Worthy, T.H., 2001. A giant flightless pigeon gen. et sp. nov. and a new species of Ducula (Aves: Columbidae), from Quaternary deposits in Fiji. Journal of the Royal Society of New Zealand. Volume 31, Number 4, pp 763-794. PDF file of entire paper: medium quality (4947K) Arkivigite je 2008-11-22 per la retarkivo Wayback Machine