Natura Parko Arribes del Duero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ls rivero Douro el la rigardejo Las Escaleras en Fermoselle
Dituo de la parko en la regiono Kastilio-Leono kaj de tiu en Hispanio
Arribes de Douro en Villardiegua
Akvobaraĵo de Aldeadávila elfluante
Domo de la parko en la Turo de Sobradillo
Domo de la parko en la iama konvento de Sankta Francisko de Fermoselle

La Natura Parko Arribes del Duero, en hispana origine Parque Natural de Arribes del Duero, estas natura loko protektita situanta en la nordokcidento de la provinco Salamanko kaj en sudoriento de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio.

Arribes estas loka nomo por la geografia pejzaĝo (profunda tranĉita valo) originita de la erozio fare de la riveroj Águeda, Douro, Esla, Huebra, Tormes kaj Uces en tiu teritorio.[1][2] Ĝi prezentas zonon de depresio aŭ de malalta alteco kaj alian de peneplano aŭ de pli alta alteco. Tiu karaktero geomorfologia komuna en la tuta zono, konsistigas la originon de natura komarko sen preciza limoj aŭ teritorio de ekonomia, kultura kaj turisma rilataro inter la municipoj de la zono.

En preskaŭ tuta la zono sub protekto, la riveraj fluejoj de la riveroj Douro kaj Águeda faras naturan landlimon inter Hispanio kaj Portugalio.[3] La portugala registaro protektis sian parton bordan de la Douro la 11an de majo de 1998 sub la nomo de Natura Parko Internacia Douro.[4]

La grandaj malniveloj de la zono, la alta akvokvanto de Douro kaj la nombraj riveroj kiuj al ĝi alfluas, faras la parkon unu el la punktoj de plej ĉefa hidroelektra produktado de la tuta Iberio. Pro tio, oni konstruis gravan reton de akvobaraĵoj kaj korespondaj akvorezervejoj konata kiel Saltoj de Douro.

La pekuliaro de la orografio ebligas la ekziston de mediteranea mikroklimato. Tio rimarkindas ĉefe en la zonoj plej malaltaj. Tio helpas diversecon de vegetaĵaro kaj faras la parkon perfekta loko por rifuĝejo de nombraj bestospecioj, ĉefe de birdoj.

La parko situantas en zono malproksima kun malabundo de infrastrukturoj kiuj troviĝas en konstanta procezo de senhomigo. Danke al la izola karaktero de tiu teroj, oni povis konservi ampleksan historian, kulturan kaj naturan heredon same kiel nombrajn kutimojn kaj tradiciojn. Lastajn jarojn la ĉefaj investaj iniciatoj de la zono venis el turismo kaj malgranda komerco translandlima. Tiu cirkonstanco necesigis la konservadon de la natura habitato, de la heredo kaj la disvolvigon de la tradicioj socikulturaj kiaj helpantoj de la ekonomio de la zono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Difino de Arribes Konsultita la 29an de marto 2011, hispane, Diccionario de la Real Academia Española http://www.deperu.com/diccionario/?pal=arribes citaĵo Pendientes escarpadas a ambos lados de los ríos Duero, Tormes, Huebra, Camaces y Águeda. Ankaŭ la rivero Esla kaj la rivero Uces prezentas Arribes en tiu zono. Vidu fotojn de Arribes del Esla kaj de Arribes del Uces Konsultita la 29an de marto de 2011
  2. http://www.revistaeria.es/index.php/eria/article/viewFile/179/162 La excepcionalidad climática de Los Arribes del Duero, Guillermo Calonge Cano, paĝoj 45 kaj 46, Konsultita la 8a de novembro de 2011, citaĵo "Los fondos y los valles de ambos ríos (Duero y Águeda) integran la mayor parte del territorio de "los Arribes". Hay que añadir los tramos bajos y más inmediatos al río Duero de los cursos fluviales que desembocan en él. Entre estos destacan por su amplitud, en línea recta, unos 15 km del río Tormes (desde su desembocadura en el Duero hasta la presa de Almendra), 5 km del arroyo de las Uces y 8 km de la red fluvial Huebra-Yeltes. (…) La parte española de "los Arribes" es el objeto de este estudio"
  3. Tratado de Lisboa, 1864, http://untreaty.un.org/unts/60001_120000/9/37/00017843.pdf citaĵo "Entrará en el río Duero cerca de la confluencia del arroyo Castro. Desde este punto la línea internacional irá por el centro de la corriente principal del Duero hasta su confluencia con el Águeda, por cuyas aguas remontará hasta su unión con el Turones"
  4. Dekreto-Leĝo nº 8/98, de 11a de majo, de Deklaro de Natura Parko Internacia Douro, Konsultita la 3an de marto de 2011, portugala, 1998, Diário da República, http://www.terraemania.com/tt/legislacao/legislacao/decreg8_98.html

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]