Natura regiono de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geografia mapo de Metropola Francio

Natura regiono de Francio, aŭ ankaŭ tradicia lando (devenanta de la latina vorto pagus), estas regiono ofte nevasta (kelkaj dekoj da kilometreoj) kun homogenaj fizikaj trajtoj (geomorfologio, geologio, klimato, grundo, akvorimedoj, ktp.) asociitaj al homa loĝado ankaŭ homogena (sento kaj administrado de apartaj grundoj kun propraj pejzaĝoj kaj kultura identeco). Tiuj landoj estis kaj agnoskitaj kaj inventitaj de geografoj[1], de lokaj erudiciuloj[2] kaj de la malnovaj kaparaj loĝantaroj, aparte de la 16-a jarcento[3]. Ili povas ankaŭ trovi radikojn en la longa historio de feŭdo[4].

La esprimo « natura regiono » estas distingenda de « regiono » , kiu estas uzata por la administra kaj politika regado de teritorio.

Historia heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Multaj naturaj regionoj de Francio respondas al mezepokaj politikaj limoj hereditaj de gaŭlromiaj pagus , kaj kelkfoje tra ili al teritorioj de gaŭlaj popoloj al disradiado de urbo al sia cirkaŭo. Kelkfoje, la naturaj regionoj konfuzitaj kun la poliktika povo, kiu regis ĝin, donis sian nomon al pli vasta ento. Tio kondukis al konfuzoj inter tre malsamaj areoj kun la sama nomo. jen kelkaj ekzemploj :

etc.

La nuntempa realeco de tradiciaj landoj[redakti | redakti fonton]

La nuntempaj limoj nur escepte koincidas kun naturaj regionoj. Plie, kulturo kaj historia heredaĵo influas al la konscio pri « natura » regiono kaj tiel malfaciligas ilian precizan difinon.

Renovigo de la nocio de Lando/natura regiono[redakti | redakti fonton]

Kun fizika kaj kultura identeco pli malpli asertitaj, la naturaj regionoj de Francio estas areoj agnoskitaj kaj ĉiutagaj por ties loĝantoj, sed ofte kun necertaj limoj kaj sen administra agnosko.

Listo de naturaj regionoj de Francio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de naturaj regionoj de Francio.

Bénédicte et Jean-Jacques Fénié[5] listigis 546 naturajn regionojn en Francio (de Lando Auch al Yvelines). Frédéric Zégierman[6] listigis 426 naturajn regionojn kun 1800 naturaj unuoj. La nocio de lando relative malpreciza de Lando/Natura regiono limigas la eblecon starigi precizan liston. Malsamaj entoj, ĉiuj senkontestaj sed kun malsamaj kriteioj aŭ vidpunktoj, povas sin interkovri sur la sama geografia spaco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. kaj aparte de la skolo de Vidal de la Blache
  2. la difino de landoj povas esti la rezulto de laboroj de lokaj erudiciulaj asocioj (Chinonais esplorita de Amis du Vieŭ ChinonLochois priskribita en la skriboj de la loka erudiciulo Jacques-Marie Rougé kaj ilustrita per la musée du terroir en Loches).
  3. vidi por ekzemplo : Schweitz, Aŭ origines de la France des pays : Histoire des identités de pays en Touraine (16-a jc - 20-a jc), Parizo, eld. "L’Harmattan", 2001
  4. por ekzemplo Vendomio
  5. Bénédicte et Jean-Jacques Fénié, Dictionnaire des pays et provinces de France, eld. "Éditions Sud-Ouest", 2000, 349 paĝoj (ISBN 2-87901-367-4)
  6. Frédéric Zégierman, Le guide des Pays de France (tome 1 : nord et tome 2 : sud), eld. "Éditions Fayard", 1999, 638 paĝoj (ISBN 2-213-59960-2)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]