Naturaj satelitoj de Haŭmeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Artista desegno de Haŭmeo kaj ĝia du satelitoj

La nanoplanedo Haŭmeo havas du konatajn naturajn satelitojn : Hiiako kaj Namako, malkovrataj en 2005 de Michael E. Brown kaj lia teamo de la observatorio W.M. Keck de Mauna Kea.

Hiiako, plej granda kaj plej ekstera, havas preskau cirklan orbiton dum Namako, pli malgranda kaj interna havas discentran orbiton, perturbatan de la alia luno.

Oni hipotezas, ke ili formiĝis sekve al kolizio, antaŭ miliardoj da jaroj, kio donis al Haŭmeo ĝian rapidan rotacion kaj ĝian longigitan elipsoidan formon.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

La plej grandan kaj eksteran sateliton malkovris Michael E. Brown kaj sia teamo la 26-an de januaro 2005, okaze de observo de Haŭmeo[1] per la sistemo de adaptiĝiva optiko[2] de la observatorio W. M. Keck de Mauna Kea.

Ĉar la provizora nomo de Haŭmeo estis 2003 EL61, ĝia unua malkovrita satelito estis nomita S/2005 (2003 EL61) 1S/2005 (2003 EL_61) 1.

Michael Brown malkovris la duan, internan sateliton la 30-an de junio 2005[3], tiu-ĉi ricevis la provizoran nomon S/2005 (2003 EL61) 2S/2005 (2003 EL_61) 2.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Komence, oni kromnomis ilin "Rudolph" kaj "Blitzen", (nomoj de du boacoj de Patro Kristnasko). La 7-a de septembro 2006, kiam Haŭmeo ricevis sian oficialan numeron (136108) 2003 EL_61, la satelitoj ricevis nomojn (136108) 2003 EL61 I kaj (136108) 2003 EL61 II.

La 7-a de septembro 2006, laŭ konsilo de IAU ke la transneptunaj objektoj ricevu nomojn ligitaj al mito pri kreado, la planedo fine akiris sian nomon Haŭmeo[4], memorigante pri la havaja diino de la akuŝo: Haumea, ĝiaj satelitoj ricevis la nomon de du el ŝiaj filinoj: Hiiako, (laŭ Hiiaka, diino de la danco) kaj Namako (laŭ Namaka diino de la maro).

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La spektroj de ilia surfacoj montras spektrajn linioj de absorbo similaj al tiuj de la kristala akva glacio, ankaŭ karakerizantaj de la surfaco de Haŭmeo, tio, kio estas indikilo, ke Haŭmeo kaj ĝiaj satelitoj havas komunan devenon[5].

La grandoj de la lunoj estas kalkulitaj sur la hipotezo, ke ilia infraruĝa albedo estu la sama kiel tiu de Haŭmeo, mezurita per la infraruĝa kosmoteleskopo Spitzer. Oni hipotezas ilaj densoj al ĉirkaŭ 1 g/cm3, tiu de malpura glacio[6].

Nun, en la 2010-aj jaroj, Tero situas en la orbitaj ebeno de ambaŭ lunoj de Haŭmeo : tio, kiu estas oportuna cirkonstanco por observi eklipsojn de unu satelito ekde la alia.

Listo[redakti | redakti fonton]

La orbitaj elementoj de Namako valoras por la epoko de 2008. Ili varias pro la perturbo kaŭzata de Hiiako.[7]

Ordo Nomo[8] Grando (km) Maso
(1019 kg)
Granda duonakso[9]
(km)
Rivoluperiodo[9]
(tagoj)
Discentreco[9] Orbita inklinacio[9] Dato de
malkovro
[8]
1 Namako ~ 170 0,179 25 657 18,2783 0,249 113,013°
13,41° rilate al Hiiako
30-a de junio 2005
2 Hiiako ~310 1,79 49 880 49,462 0,0513 126,356° 26-a de januaro 2005


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IAUC 8577: 2003 EL_61, 2003 UB_313, 2005, FY_9; c/2005 N6 (angle)
  2. Laser Guide Star Adaptive Optics (W. M. Keck Observatory) (angle)
  3. 8636: S/2005 (2003 EL_61) 2; N LMC 2005; 2005ky (angle)
  4. AUC 8976: V1309 Sco; (136108); 201P, 202P, 203P, 204P, 205P (angle)
  5. The largest Kuiper belt objects Michael E. Brown California Institute of Technology (Haŭmeo tie montrita sub la nomo "2003 EL61") (angle)
  6. Orbits and Masses of the Satellites of the Dwarf Planet Haumea = 2003 EL61 (Darin Ragozzine, Michael E. Brown) (angle)
  7. Orbitoj kaj masoj de la satelitoj de la nana planedo Haŭmeo (angle)
  8. 8,0 8,1 Paĝaro pri planeda nomenklaturo - nanoplanedoj kaj ties satelitoj ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 (136108) Haumea, Hi'iaka, and Namaka compiled by Wm. Robert Johnston last updated 1 April 2009 (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]