Naturaj satelitoj de Saturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunmetaĵo de fotoj faritaj de Voyager 1 en novembro 1980

Saturno havas 53 naturajn satelitojn, kies ekzistado estas sufiĉe pruvita, por ke ili havu nomon. 11 aliaj nur havas maldaŭran kodnumeron. Inter ili, la ekzisto de 3 satelitoj estas tre pridubata.

Eltrovoj[redakti | redakti fonton]

Satelitoj kaj ringoj de Saturno

Plejparte de satelitoj de Saturno estis malkovritaj antaŭ nelonge. Tamen, la precizan nombron de satelitoj oni verŝajne neniam scios. La ringoj de la planedo ja enhavas grandajn glacipecojn, kiuj teorie estas lunoj; estas malfacile starigi limon inter granda ringero kaj malgranda satelito.

Antaŭ la spaca epoko, dek satelitoj estis konataj:

La sondiloj Voyager, kiuj preterflugis la sistemon en 1980, ebligis la malkovron de ok aliaj satelitoj (Atlaso Atlas,[11] Prometeo Prometheus, Pandoro Pandora,[12] Epimeteo Epimetheus, Heleno Helene,[13] Telesto Telesto,[14] kaj Kalipso Calypso[15] ekde 1980, Pajno Pan en 1990[16]).

1990-jara observo misio ebligis eltrovi 12 aliajn lunojn orbitantajn malproksime de Saturno: (Imio Ymir, Paliako Paaliaq,[17] Siarnako Siarnaq, Tarvo Tarvos,[18] Kiviuko Kiviuq, Iĵirako Ijiraq,[19] Trimo Thrym(r), Skadio Skaði, Mundilfaro Mundilfäri,[20] Eriapo Er(r)iapo,[21] Albiorikso Albiorix,[22] kaj Sutungo Suttung(r)[23]). Oni nuntempe opinias, ke ili estas fragmentoj de pli grandaj korpoj kaptitaj de saturna gravito.[24]

Narvo estis eltrovita en 2003.[25]

La misio Cassini, atinginte la saturnan sistemon dum somero de 2004, ebligis malkovron de pluraj aliaj satelitoj: Metono Methone kaj Paleno Pallene komence de junio 2004,[26] S/2004 S 3 kaj S/2004 S 4 fine de junio 2004,[27] Polukso Pollux en oktobro 2004,[28] S/2004 S 6 fine de oktobro 2004,[28] kaj Dafno Daphnis en 2005. La vera karaktero (stabilaj satelitoj aŭ aglomeritaj ringopecoj) de S/2004 S 3, 4 kaj 6 ne estas konata, tial ili plu havas nedaŭran nomon.

Teamo de astronomiistoj de havaja universitato malkovris, fine de 2004, dek du eksteraj satelitoj: S/2004 S 7, Fornjoto Fornjot, Farbaŭto Farbauti, Egio Ægir, Beviono Bebhionn, S/2004 S 12, S/2004 S 13, Hatio Hati, Bergelmio Bergelmir, Fenrio Fenrir, Metono, Methone, kaj Bestlo Bestla.[29]

Eltrovo de naŭ novaj malgrandaj eksteraj satelitoj de Saturno estis anoncita je la 26-a de junio 2006, ilin malkovris D. C. Jewitt, S. S. Sheppard kaj J. Kleyna, per 8,2-metra teleskopo Subaru: Hirokeno Hyrrokkin,[30] S/2006 S 1, Kario Kari, S/2006 S 3, Grejpo Greip, Logeo Loge, Jarnsakso Jarnsaxa, Surto Surtur, kaj Skoelo Sköll.[31]

Malkovro de nova ekstera satelito, Tarkeko Tarqeq, estis anoncita je la 13-a de aprilo 2007;[32] tiu de S/2007 S 2 kaj S/2007 S 3, je la 1-a de majo.[33]

La maltrovo de la 60-a luno de Saturno, Anteo Anthe, estis anoncita je la 19-a de julio 2007,[34] kaj de la 61-a, Egeo Ægæon, je 2008.[35]

Listo[redakti | redakti fonton]

Jen la listo de konataj satelitoj de Saturno, ordigitaj laŭ granda duonakso. Datumoj pri granda duonakso kaj periodoj devenas de Minor Planet Center. Negativa periodo indikas, ke la orbito estas retrograda.

Nomo Dimensio (km) Maso
(1016 kg)
Granda duonakso
(km)
Rivoluperiodo
(d)
Loko Eltrovo
Pajno 20 27 133 583 0,576 Malpleno de Encke 1990
Dafno 7 ? 136 505 0,59537 Malpleno de Keeler 2005
Atlaso 33 1,1 137 670 0,603 Ringo A (ekstera paŝtisto) 1980
Prometeo 105 33 139 350 0,614 Ringo F (ena paŝtisto) 1980
S/2004 S 6 [36] 5 ? 140 000 0,61 Ringo F (ena paŝtisto) 2004
S/2004 S 4 [36] 5 ? 140 100 0,619 Ringo F (ena paŝtisto) 2004
S/2004 S 3 [36] 5 ? 140 580 0,62095 Ringo F (ekstera paŝtisto) 2004
Pandoro 87 19 141 520 0,6285 Ringo F (ekstera paŝtisto) 1980
Epimeteo 119 54 151 422 0,6956 Kunorbita kun Jano 1980
Jano 179 192 151 472 0,6960 Kunorbita kun Epimeteo 1966
Mimaso 397 3 840 185 404 0,942422 1789
Metono 3 0,0017 ? 194 000 1,01 2004
Anteo 2 ? 197 700 1,03650 2007
Paleno 4 0,0039 ? 211 000 1,14 2004
Encelado 499 8 600 237 950 1,370218 Ringo E 1789
Tetiso 1 060 61 760 294 619 1,887802 1684
Telesto 23 0,72 294 619 1,887802 Antaŭa punkto de Lagrange de Tetiso 1980
Kalipso 21 0,36 294 619 1,887802 Malantaŭa punkto de Lagrange de Tetiso 1980
Diono 1 118 109 600 377 396 2,736915 1684
Heleno 33 2,5 377 396 2,736915 Antaŭa punkto de Lagrange de Diono 1980
Polukso 13 377 396 2,736915 Malantaŭa punkto de Lagrange de Diono 2004
Reo 1 528 232 000 527 108 4,518212 1672
Titano 5 150 13 460 000 1 221 930 15,94542 1655
Hiperiono 292 1 100 1 481 009 21,27661 1848
Japeto 1 436 200 000 3 560 820 79,3215 1671
Kiviuko 14 0,33 11 333 200 450,444 Inuita grupo 2000
Iĵirako 10 0,12 11 372 000 452,760 Inuita grupo 2000
Febo 220 720 12 944 300 −549,834 1899
Paliako 19 0,82 14 923 800 680,667 Inuita grupo 2000
Skadio 6 0,031 15 576 200 −725,784 2000
Albiorikso 26 0,21 16 401 600 784,226 2000
S/2007 S 2 [37] 6 16 560 500 −792,96 2007
Beviono 6 16 898 400 820,130 2004
Eriapo 9 0,076 17 408 700 857,556 2000
Skoelo 6 0,026 ? 17 565 000 −869,14 2006
Siarnako 32 0,39 17 905 700 894,542 Inuita grupo 2000
Tarkeko ? 17 910 600 894,86 Inuita grupo 2006
S/2004 S 13 [37] 6 18 056 300 −905,848 2004
Grejpo 6 18 105 000 906,56 2006
Tarvo 13 0,27 18 160 200 913,685 2000
Hirokeno 8 18 217 125 914,29 2004
Mundilfaro 6 0,021 18 360 100 −928,806 2000
Narvo 7 0,034 18 370 700 −1 006,541 2003
Jarnsakso 6 18 600 000 943,78 2006
S/2006 S 1 [37] 6 18 981 135 972,41 2006
S/2004 S 17 [37] 4 19 099 200 −985,453 2004
Bergelmio 6 19 372 200 −1 006,659 2004
Egio 6 19 618 400 −1 025,908 2004
Sutungo 6 0,021 19 666 700 −1 029,703 2000
S/2004 S 12 [37] 5 19 905 900 −1 048,541 2004
Bestlo 7 19 958 700 −1 052,722 2004
Farbaŭto 5 20 290 800 −1 079,099 2004
Hatio 6 20 303 300 −1 080,099 2004
S/2007 S 3 [37] 5 20 518 500 −1 100 2007
S/2004 S 7 [37] 6 20 576 700 −1 101,989 2004
Trimo 6 0,021 20 810 300 −1 120,809 2000
S/2006 S 3 [37] 6 21 132 000 1 142,37 2006
Surto 6 22 290 000 1 242,36 2006
Kario 7 22 350 000 1 245,06 2006
Fenrio 4 22 610 700 −1 269,362 2004
Imio 16 0,49 23 174 600 −1 317,137 2000
Logeo 6 23 190 000 1 300,95 2006
Fornjoto 6 23 608 900 −1 354,342 2004

Grupoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam iliaj limoj estas malprecizaj (eĉ subjektivaj), eblas grupigi saturnajn lunojn laŭ ok grupoj.

Paŝtist-satelitoj[redakti | redakti fonton]

La paŝtist-satelitoj estas lunetoj, kiuj orbitas ene de aŭ apud la limo de ringosistemo, skulptante ties randojn aŭ kreante mankolokojn inter ili. La paŝtist-satelitoj de Saturno estas Pajno, Daphno, Atlaso, Prometeo, Pandoro, kaj nekonfirmitaj satelitoj S/2004 S 3, S/2004 S 4 kaj S/2004 S 6.

Jano kaj Epimeteo[redakti | redakti fonton]

Jano kaj Epimeteo estas kunorbitaj lunoj. Ili havas pli-malpli la saman grandon, kaj ili orbitaj malsamas nur je kelkaj kilometroj, do estas sufiĉe proksimaj, por ke ili kolizius, se unu provus preteriri la alian. Anstataŭ tio, la gravitaj interagoj kaŭzas interŝanĝon de orbito je ĉiuj kvar jaroj.

Enaj ĉefsatelitoj[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj, planedoidecaj (proksimume rondaj) lunoj de Saturno kiuj orbitas ene de la ringo E estas Mimaso, Encelado, Tetiso kaj Diono.

Tri satelitetoj, multe pli malgrandaj, orbitas en tiu grupo: Metono, Anteo kaj Paleno.

Trojaj satelitoj[redakti | redakti fonton]

Trojaj satelitoj estas alia speco de kunorbitaj satelitoj: ili orbitas samdistance de alia luno, sed en la punktoj de Lagrange L4 kaj L5; pro la stabileco de tia sistemo, la satelitoj neniam kolizias.

Tetiso havas du trojajn satelitojn, Telesto kaj Kalipso; Diono ankaŭ havas du: Heleno kaj Polukso.

Eksteraj ĉefsatelitoj[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj, planedoidecaj (proksimume rondaj) satelitoj de Saturno kiuj orbitas preter la ringo E estas Reo, Titano kaj Japeto. Ankaŭ troviĝas Hiperiono, kiu estas pli malgranda kaj neregulforma.

Neregulaj satelitoj[redakti | redakti fonton]

Neregulaj satelitoj de Saturno

Inuita grupo[redakti | redakti fonton]

La inuitan grupon komponas kvin satelitoj (kvar el ili havas la nomon de inuitaj dioj), kiuj kunhavas distancon al Saturno kaj similan orbit-klinon: Kiviuko, Iĵirako, Paliako, Siarnako, kaj Tarkeko.

Norda grupo[redakti | redakti fonton]

La nordan grupon komponas 29 eksteraj lunoj (la plej karakterizaj havas la nomon de nord-ĝermana dioj), kiuj kunhavas distancon al Saturno kaj similan orbit-klinon: Febo, Skadio, Narvo, Mundilfaro, Sutungo, Trimo, Imio, Egio, Bergelmio, Bestlo, Farbaŭto, Fenrio, Fornjoto, Grejpo, Hatio, Hirokeno, Jarnsakso, Kario, Logeo, Skoelo, Surto, S/2004 S 7, S/2004 S 12, S/2004 S 13, S/2004 S 17, S/2006 S 1, S/2006 S 3, S/2007 S 2 kaj S/2007 S 3. Ĉiuj havas retrogradan orbiton.

Kelta grupo[redakti | redakti fonton]

La keltan grupon komponas kvar eksteraj lunoj (kiuj havas nomon de keltaj dioj), kiuj kunhavas distancon al Saturno kaj similan orbit-klinon: Albiorikso, Eriapo, Beviono, kaj Tarvo.

La ĉi-flanka bildo ilustras la orbitojn de neregulaj satelitoj de Saturno (jam nomitaj satelitoj estas flavaj). La discentreco de orbitoj estas montrita per segmento (de perihelio al afelio), kun klino montrita sur vertikala akso. La satelitoj super la horizontala akso estas progradaj, tiuj sube retrogradaj. La granda duonakso estas esprimita per milionoj da kilometroj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Giovan Domenico Cassini, Découverte de deux nouvelles planetes autour de Saturne [1] Arkivigite je 2006-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Bond, Discovery of a new Satellite of Saturn, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society, vol. 9, p. 1 (10 nov. 1848) [2]
  3. E. C. Pickering, Phoebe, ninth Satellite of Saturn discovered by W. W. Pickering, Harvard College Observatory Bulletin No. 49, p. 1 [3]
  4. E. C. Pickering, Tenth Satellite of Saturn, Harvard College Observatory Bulletin No. 189, p. 1 [4]
  5. 1909 January 8 meeting of the Royal Astronomical Society, The Observatory, vol. 32, pp. 75-88 (1909) [5]
  6. IAUC 1987: Prob. NEW Sat OF SATURN; 1966e; 1965d
  7. IAUC 3454: SATURN; EDITORIAL NOTICE
  8. IAUC 3456: SNe; 1979l; 1980 S 2
  9. IAUC 3497: SATURN
  10. IAUC 1995: SATURN X (JANUS); DEFINITIVE ORBITS OF COMETS; 1967a
  11. IAUC 3539: 1980q; 1980 S 28
  12. IAUC 3532: SN IN NGC 6946; Sats OF SATURN; HD 44179; W Hya
  13. IAUC 3457: SATURN
  14. IAUC 3466: Prob. Occn BY 1978 P 1; Sats OF SATURN; STEPANYAN'S STAR
  15. IAUC 3496: Sats OF SATURN; AM Her
  16. IAUC 5052: 1990i; SATURN
  17. IAUC 7512: S/2000 S 1, S/2000 S 2
  18. IAUC 7513: S/2000 S 3, S/2000 S 4
  19. IAUC 7521: S/2000 S 5, S/2000 S 6
  20. IAUC 7538: S/2000 S 7, S/2000 S 8, S/2000 S 9
  21. IAUC 7539: S/2000 S 10; OUTER Sats OF THE GIANT PLANETS
  22. IAUC 7545: 2000fm; 2000fe; S/2000 S 11
  23. IAUC 7548: COMET P/1963 W1 = 2000 SO_253 (ANDERSON-LINEAR); S/2000 S 12; URSID METEORS 2000; C/2000 W2, C/2000 W3; C/1999 T1 [6]
  24. Brett Gladman, J. J. Kavelaars, Matthew Holman, Philip D. Nicholson, Joseph A. Burns, Carl W. Hergenrother, Jean-Marc Petit, Brian G. Marsden, Robert Jacobson, William Gray et Tommy Grav, Discovery of 12 satellites of Saturn exhibiting orbital clustering, Nature vol. 412 (12 juillet 2001), pp. 163-166
  25. IAUC 8116: Sats OF JUPITER, SATURN; C/2003 G2
  26. IAUC 8389: S/2004 S 1, S/2004 S 2; (854); 2004dj
  27. IAUC 8401: S/2004 S 3, S/2004 S 4, R/2004 S 1; 2004eg, 2004eh, 2004ei
  28. 28,0 28,1 IAUC 8432: Sats, RINGS OF SATURN; 2004fc
  29. MPEC 2005-J13 : Twelve New Satellites of Saturn
  30. MPEC 2006-M44 : S/2004 S 19
  31. MPEC 2006-M45 : EIGHT NEW SATELLITES OF SATURN
  32. MPEC 2007-G38 : S/2007 S 1
  33. MPEC 2007-J09: S/2007 S 2, S/2007 S 3
  34. Cassini-Huygens: News-Features-Saturn Turns 60. Arkivita el la originalo je 2012-04-04. Alirita 2008-05-09.
  35. IAU Circular No. 9023. Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2009-07-12.
  36. 36,0 36,1 36,2 Oni ankoraŭ ne scias, ĉu tiuj estas veraj satelitoj aŭ rokamasoj en ringo F.
  37. 37,0 37,1 37,2 37,3 37,4 37,5 37,6 37,7 Provizora nomo, atendanta definitivan nomon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]