Naturalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Émile Zola

Naturalismo, ĝenerale ĉia maniero de literaturo, kia laboras por bildigi ekzakte l’efektivecon sen stiligo, belŝajnigo kaj emocio. Naturalismo precipe nomumas eŭropan stilon inter 1870 kaj 1900, kia tendencis sur laŭnatura speguliĝo de l’empiria konceptebla realeco kaj celis ia ĝis tie nekonata interesiĝo pri la sociala vivomedio. La naturalismo evoluis el la franca kritika realismo kaj superis kun sia socikritika tendenco la strebadojn de la burĝa kaj poeta realismo. Gravaj reprezentantoj estis en Francio la fratoj Edmont kaj Jules Goncourt, Émile Zola kaj Guy de Maupassant, en Skandinavio Henrik Ibsen kaj August Strindberg, kaj en Germanio Gerhart Hauptmann. En lia eseo Le roman expérimental (1888, trad. La eksperimenta romano), Èmile Zola difinis l’arton ol „parto da naturo, vidata pere de temperamento”. La ĉi tie formulata subjektiva impulso, kia konsistas en struktura prezentado de objektivaj interligitecoj de la realeco, cedis ekzemple ofte en germana naturalismo. Stilistike, la naturalismo manifestas sin en l’uzo de dialekto kaj la lingvo de la ĉiutaga vivo, de la “sekundstilo” (kongrueco de rakonta tempo kaj rakontata tempo), de neŭtrala rakonta sinteno kaj en la senindulga priskribo de ŝokaj efektivaĵoj.


Substratoj

Grava antaŭkondiĉo pro l’evoluo de l’naturalismo estis l’industriigo kaj la kun tio ligitaj konsekvencoj, kiel la formado de proletaro, senlaboreco kaj paŭperismo. Tio kondiĉis al malbona akriĝo de klasaj kontraŭdiroj kaj politikaj konfliktoj. Filosofie, la naturalismo estis kristaligata de determinisma socia teorio de Auguste Comte. Persistan influon igis la laboroj de John Stuart Mill kaj Herbert Spencer, kaj la teorio da l’medio de Hippolyte Taine. Ol socia darvinismo agis plie la teorio de “supervivo de la plifortulo” de Charles Darwin. Ĉi ĉioma sociologoj, filozofoj kaj biologoj defendis empirian, antimetafizikan pozitivismon, kia sole klarigas la sensuale konceptebla fenotipo de la mondo ol bazeco. Ol gravaj karakteraj faktoroj de l’homo estis venkulata patrimonia (“raso”), vivomedio (“medio”) kaj historia kunteksto.

Ŝablono:LigoElstara