Naturamikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Naturamikoj
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1895 vd
Lando(j) Aŭstrio vd
Sidejo Vieno
Membro de Klimata Alianco de Germanio • Bahn für Alle • ATTAC Germanio • Forum Umwelt und Entwicklung • Svislanda Olimpika Asocio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Naturamikoj estas internacia organizo aganta en la sferoj de ekologio, kulturo kaj turismo.

La organizo estas konata i.a. pro la naturamikaj domoj, kiuj situas plej ofte en arbaro kaj ofertas malmultekostan tranoktadon, sed estas ankaŭ domoj en urbetoj. Eblas distingi inter familiaj hejmoj, libertempejoj, kabanoj kaj rifuĝejoj[1] de kiu unu portas la Esperanto-nomon 'Frateco'[2].

Kvankam ekzistas naturamikaj domoj en Usono, Ĉilio kaj Senegalio, la plej multaj troviĝas en Eŭropo, ĉefe en germanlingvaj landoj[1]. Esperanta Naturamikaro havas propran domon en Malago, Hispanio. Estis eĉ eldonita poŝtkarto pri la Naturamikaj Esperantistoj kun la titolo ‘1001 noktoj kun la Naturamlkoj en 1001 domoj en Eŭropo’[3]. Kaj individuoj kaj grupoj povas lupreni ilin.

La Naturamika Internacio havas ĉirkaŭ 500.000 membrojn en 21 landoj. Ekzistas ankaŭ internacia junulara sekcio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Subskribo super la enirejo al Naturfreundehaus Boßler

Ĝi estiĝis el la laborista movado kaj fondiĝis en 1895 en Vieno. La membroj de la iama Libera Naturamika Asocio dum la dua mondmilito intersalutis germanlingve per "Berg Frei" (Monto libera), kiu estis pli ol simpla saluto, sed konfirmo de ribelado kontraŭ la nazia reĝimo, de libero simbolita per tiuj vagadoj meze de la libera naturo[4].

Naturamikoj kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Laŭ Enciklopedio de Esperanto de 1934 (artikolo "sporto"), "en preskaŭ ĉiuj urboj ekzistas naturamikaj grupoj kaj multaj el ili uzas Esperanton kiel helplingvo dum siaj eksterlandaj ekskursoj".

En 1949 la centra komitato de Naturamikaro Internacia decidis aldoni la Esperanto-vortojn La Naturamikoj en la internaciaj kotizvinjetoj[2]. Dum multaj jaroj la naturamikoj uzis Esperanton sur siaj membromarkoj. Ankoraŭ hodiaŭ la membrolibro de la germanaj naturamikoj estas dulingva (germana-esperanta). Pro manko de propra revuo esperantistoj rajtis aperigi artikolojn en Esperanto en la nederlandlingva revuo De Natuurvriend kaj la germanlingva revuo Aufstieg. Fine de 1950 realiĝis propra revuo: La Migranto[2].

TANEF (Turisma Asocio de Naturamikoj - Esperanto-Fako) estis la antaŭula esperantista asocio de naturamikoj kiu ĉesis aktivi en 2006, transdonante sian kapitalon al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Ĝi eldonis la revuon La Migranto.

ENa (Esperanta Naturamikaro) : la 15-an de junio 2010 dek sep personoj el ok landoj fondis en Malago (Hispanio) la transnacian societon "Esperanta Naturamikaro". La 6-an de oktobro 2012 la jara Konferenco de Naturamika Internacio akceptis Esperantan Naturamikaron kiel partneran societon.

Naturamika domo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ekde oktobro 2012 ankaŭ Naturamika Esperanto-Domo[5] [6] [7]en Malago, kiu estas samtempe la sidejo de la Esperanta Naturamikaro. Ĝi funkcias kiel oficiala sidejo de ENa, dum la nemoveblaĵo mem apartenas al Fondumo Pro Esperanto, la "banko" de la Esperanta Civito. En 2017 la mondkongreso de NFI akceptis ENan kiel plenan membron. Laŭstatute la asocio havas du oficialajn lingvojn: esperanto kaj la kastilia. Ekde 2022 ENa organizas NaturAmikan KulturSemajnon en Esperanto (NAKSE), ĉiam komence de oktobro en Katalunio: la aranĝo estas interalie resurekto de pli frua Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Naturamikaj domoj, Heroldo de Esperanto, paĝo 1, n-ro 5 (2255), aprilo 2016
  2. 2,0 2,1 2,2 (eo) Walter Kobelt kaj Manfred Führer, Naturamikoj en 1955, Heroldo de Esperanto, paĝo 1, n-ro 2311, aŭgusto 2020.
  3. Radioprelego de Claude kaj Andrée Gacond (.mp3), Svisa Radio Internacia, la 11-an de oktobro 1990
  4. Petro Yayer, Legendo de la Viena Arbaro, Laŭte, nro 138, novembro 1998, p.21
  5. En oktobro nova Esperanto-Domo ekfunkcios HEKO, oktobro 2012
  6. Unuaj gastoj en la Esperanto-Domo de Andaluzio, HEKO, 504 8-C, 22-a aprilo 2012
  7. Foto de la Naturamika Esperanto-Domo en la fotogalerio de "Marbordo de la Suno"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La migranto

Wandervogel

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]