Landarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Naturarto)
Spirala Ĝeto, Robert Smithson, aprilo 2005.

Landarto (el la angla: land art) aŭ naturartopejzaĝarto estas aktivado aŭ verko efemera, kreita en natura pejzaĝo per naturaj elementoj: ŝtonoj, sablo, ligno, planteroj, ... Naturarto estas ankaŭ termino uzata por artistoj, ĉefe pentristoj, sed ne nur, kiu dediĉas sin al arto pri naturo: bestoj, pejzaĝoj, ktp. (Vidu pri tio Listo de naturaj artistoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

La movado estis lanĉita en oktobro 1968 de grupo de artistoj dum ekspozicio 'Earthworks' (terverkoj), en la Dwan Gallery, Novjorko. Publikigante "The Sedimentation of the Mind: Earth Projects" en 1968, Robert Smithson iĝis unu el la teoristoj de landarto kun Robert Morris, Nancy Holt, Dennis Oppenheim, Walter De Maria, Christo kaj Michael Heizer. En februaro 1969, alia ekspozicio, "Earth Art" (terarto), organizita de Willoughby Sharp en la Andrew Dickson White Museum of Art (Ithaca, Novjorkio), konfirmas la gravecon de la movado por la tiama arto.

La unuaj celoj de landarto estis disigi arton de postamento kaj de la grandaj principoj modernismaj de Clement Greenberg. Kiel multaj movadoj naskiĝintaj en la 1960-aj jaroj, landarto provis ligi arton kaj vivon, ĉesi produkton de verkoj por muzeoj. Ĝi temas pri laboro en naturo mem. Plej ofte ĝi estas efermera arto, destinita je malapero pli-malpli rapida per agado de naturaj elementoj.

Tiu tradicio estas daŭrigita de pluraj nuntempaj artistoj, Andy Goldsworthy, Nils-Udo, Richard Long, ... kiuj laboras rekte en la naturo. La verkoj estas ofte efemeraj kaj iĝas daŭraj nur danke al fotoj: floroj, folioj, neĝo, glacio.

Artistoj pri landarto[redakti | redakti fonton]

Artistoj pri naturarto[redakti | redakti fonton]

Okazejoj de landarto[redakti | redakti fonton]

Muzeoj kaj naturlokoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • L’idée de nature dans l’art contemporain, Colette Garraud, éditions Flammarion, 1994
  • Land Art, Gilles A. Tiberghien, éditions Carré, 1993
  • « Le Land Art... et après. L'émergence d'œuvres géoplastiques », Franck DORIAC, éditions l'Harmattan, Parizo, 2005

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]