Naturhistoria Muzeo de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturhistoria Muzeo de Erfurto
muzeo de natura historio [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio

SituoErfurto
- koordinatoj50° 58′ 36″ N, 11° 1′ 35″ O (mapo)50.976711.0264Koordinatoj: 50° 58′ 36″ N, 11° 1′ 35″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Naturhistoria Muzeo de Erfurto (Turingio)
Naturhistoria Muzeo de Erfurto (Turingio)
DEC
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Naturhistoria Muzeo de Erfurto

Vikimedia Komunejo:  Naturkundemuseum Erfurt [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ege interesa Muzeo pri natursciencoj (germane Naturkundemuseum Erfurt) troviĝas en la urbokerno de Erfurto, Germanujo, en konstruaĵo de 1527 kiu iam estis deponejo de izatido. Dum 27 jaroj la muzeo troviĝis provizore aliloke, antaŭ ol esti solene inaŭgurita en marto 1995. De 1922-68 ĝi estis estinta en la domo Zum Stockfisch. Dum la 1970-aj jaroj oni planis transloki la muzeon en la domon Zum gekrönten Löwen und kleinen Wachsberg.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo havas permanentan ekspozicion rakontantan la naturan historion de la arbaroj, la kampoj kaj la grandurbo. Krome la geologian historion de Turingio. Kiel patro de la muzeo konsideratas Otto Rapp (1878-1953). Interesas ankaŭ fosilioj kolektitaj fare de August Possecker.

Okazas ankaŭ specialaj ekspozicioj, kiuj plejofte sole per la objektoj en la propra deponejo faratas. La muzeo disponas je kolektoj de botaniko, zoologio, mineralogio - 6.500 specimenoj de Godehard Schwethelm (1899-1992) - kaj de paleontologio. Gravas ankaŭ la kolektoj de Hugo Jung el Arnstadt.

Kverko kaj arkeo de Noa[redakti | redakti fonton]

En la vestiblo de la muzeo troviĝas 350 jarojn aĝa tigfrukta kverko, kies radikoj videblas teretaĝe dum la arbokrono etendiĝis ĝis la plej supra etaĝo. Ĝi estas alta je 14 metroj kaj la trunko havas maksimuman diametron de ĉ. 1 metro. La arbo dehakitis en 1991 en la erfurta Steiger-arbaro. Kuriozaĵoj estas la rekonstruo de Arkeo de Noa en la subtera etaĝo: tie ĉi oni estas invitata eniri la ŝanceliĝantan kaj ruliĝantan ŝipon kun remburitaj bestoj surŝipe: tiel oni volas atentigi pri la biodiverseco tutmonda

Taskoj publikaj[redakti | redakti fonton]

Enirejo al la elmontrejo

La celoj de la muzeo ampleksas: sciencan esploradon kaj edukon, la prizorgon de sciencaj kolektoj kaj aranĝadon de sciencaj renkontiĝoj. La scienca biblioteko havas ĉirkaŭ 15.000 librojn kaj pli ol 1.200 fakgazetojn. El ili 700 akiratas per simpla ŝanĝo kontraŭ la propraj, en Erfurto eldonitaj publikaĵoj!

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]