Naturhistoria muzeo de Gera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Naturhistoria Muzeo de Gera)
Naturhistoria muzeo de Gera
muzeo de natura historio • konstruaĵo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio

SituoGera
- koordinatoj50° 52′ 40″ N, 12° 5′ 9″ O (mapo)50.8776972212.08590556Koordinatoj: 50° 52′ 40″ N, 12° 5′ 9″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Naturhistoria muzeo de Gera (Turingio)
Naturhistoria muzeo de Gera (Turingio)
DEC
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Naturhistoria muzeo de Gera

Vikimedia Komunejo:  Museum für Naturkunde (Gera) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La muzeo naturhistoria

La Naturhistoria muzeo de Gera (germane Museum für Naturkunde) troviĝas en Gera, Germanujo, Nicolaiberg nr 3.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La muzeo troviĝas en la plej malnova konserviĝinta burĝa domo de la urbo, la domo Schreibersches Haus. La monumentprotektida konstruaĵo havas interesan historion: en 1686/88 ĝi konstruis sur la grundo de forbrulita mezepoka burgeto. De 1716-1847 ĝin posedis la komercista Schreiber-dinastio; ĝi estis la unusola konstruaĵo kiu postvivis la incendiegon de 1780. En 1847 ekposedis ĝin la urbo. Ĝis 1855 ĝi gastigas la urban tribunalon. Ekde 1947 ĝi estas de muzea uzo.

La muzea enirejo

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo prezentas sin ĉefe kiel pejzaĝekologie orientitan elmontrejon pri la regiono de Orienta Turingio. La fundamento de la muzeo estas jam en 1878, kiam la tinkturisto Johann Christian Seydel donacis al la patra urbo ampleksan geologian kolekton.

Nuntempe videblas aĵoj pri la sekvontaj temoj: En la teretaĝo estas pejzaĝa reliefo pri la pejzaĝformoj de Turingio (Turingia Skista Montaro, Orla-mallevaĵo, Saale-tavolo sabloŝtona, Ilm-Saale-tavolo). Krome atrakcia kabineto mineralogia helpas alproksimigi al la vizitanto la mineralojn de la regiono.

Unuaetaĝe regas la principo de pejzaĝekologia rigardomaniero: intencas prezenti la pejzaĝon de Orienta Turingio geologie botanike zoologie. Tiel facile montreblas la evoluo de la naturaj medioj laŭ la respektiva utiligo en la kuro de jarmiloj. La hodiaŭa Orienta Turingio estas ja varia mozaiko de arbaroj, forstoj, lagetoj, apudriveraj herbejoj, agroj kaj setlejoj.

En la dua supra etaĝo, elmontra ensemblo prezentas la evoluon de la muzeo de eta kabineto al grava esploradejo. Impresas ankaŭ laboratorio de fakulo el la 18-a jarcento. Fortimpresa aŭdienca salonego en baroka stilo invitas al diversaj aranĝoj kulturaj. Kompletige al la daŭraj ekspozicio montras inter tri kaj kvin nedaŭraj ekspozicio en la kuro de unu jaro. Por bazlernejanoj ekzistas speciala aranĝo en la t.n. Hirunda nesto kie eblas lerni natursciencaĵon per ludoj.

Kunlaboro rekta estas kun du aliaj institucioj en Gera, la Muzeo Höhler nr. 188 kaj la Botanika ĝardeno de Gera.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Siegfried Mues/Klaus Brodale: Stadtführer Gera. Gondrom Verlag, Bindlach 1995, ISBN 3-8112-0821-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]