Naturhistoria Muzeo de Schleusingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturhistoria Muzeo de Schleusingen
muzeo • muzeo de natura historio [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio

SituoSchleusingen
- koordinatoj50° 30′ 33″ N, 10° 44′ 57″ O (mapo)50.509210.7493Koordinatoj: 50° 30′ 33″ N, 10° 44′ 57″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Naturhistoria Muzeo de Schleusingen (Turingio)
Naturhistoria Muzeo de Schleusingen (Turingio)
DEC
Naturhistoria Muzeo de Schleusingen
Naturhistoria Muzeo de Schleusingen
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Naturhistoria Muzeo de Schleusingen

Vikimedia Komunejo:  Bertholdsburg (Schleusingen) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Bertholdsburg en 2008.

La Naturhistoria muzeo de Schleusingen (germane Naturhistorisches Museum) troviĝas en la kastelo Bertholdsburg en Schleusingen, Germanujo (Burgstraße nr 6).

Historio de la kastelo kaj de ĝia uzo[redakti | redakti fonton]

La kastelo Bertholdsburg konstruitis de 1226-1232. De 1274-1583 ĝi estis la rezidejo de la grafoj de Henneberg (linio dinastia de Schleusingen). Sekve ĝi esta la plej malnova ankoraŭ ekzistanta rezidejo en Turingio. Ĝis la 16-a jarcento la burgo pligrandiĝis al fortimpresa komplekso kun kvar aloj.

Muzea utiligo komenciĝis en la 1934-a jaro kun geologia regionhistoria muzeo nomita Franke-Zimmer (laŭ Hermann Franke). En 1953 sekvis la Hennebergisches Heimatmuseum, kiu ĝis nun liveras la fundamenton por la regionistoriaj partoj de la elmontritaĵoj.

Muzeo pri naturscienco[redakti | redakti fonton]

La naturhistoria sekcio fonditis en 1984 kun speciala fokuso pri Suda Turingio. Ekde 1988 ĉi tie ĉiuj grandaj kolektoj naturciencaj de tiu regiono estas unuiĝintaj. Ofertatas jenaj daŭraj ekspozicioj:

  • Mineraloj - fascino forma kaj kolora

Sur 250 kvadratmetroj montratas (ekde 1990) ĉ. 1000 mineraloj kaj valorŝtonoj ŝuldataj al la historia elminado, kiel: aŭro, kupro, urania erco, fero, mangano, spato kaj salo.

Informas oni la vizitantojn ankaŭ pri la estiĝo de la turingia montaro. Pluse admireblas (ekde 2006) la juvelaj ŝtonoj de duko Anton Ulrich de Meiningen (1687-1763).

  • Turingio aĝa 300 milionojn da jaroj

Ekde 2001 pejzaĝekologia ekspozicio de 800 kvadratmetroj kompletigas la rondiradon natursciencan. Ĝian instalon subtenis la fondaĵo Deutsche Bundesstiftung Umwelt.

Prezentatas tempovojaĝo tra prahistoriaj pejzaĝoj kun modeloj kaj fosilioj de arbofilikoj, saŭroj, ŝarkoj, praelefantoj ĝis la nunaj vivospacoj en la Liberŝtato Turingio. Eblas aŭdi, flari, vidi, tuŝi la tuton. Kulmino estas la skeletoj de sudturingiaj dinosaŭroj kun longo de inter 5-6 metroj.

Aliaj muzeaj sekcioj[redakti | redakti fonton]

Krom ekspozicio pri la urba historio (600 kvadrametroj) eblas postflari la spurojn de la grafolando de Henneberg, la henneberg-ajn agadon en monstampado, paperfarado kaj libropresado (ekde 1555). Videblas krome belega kaj granda vandpentraĵo pri Herkulo.

Juvelo estas ankaŭ la publike ne alirebla kaj kvazaŭ komplete konserviĝinta historia gimnazia biblioteko (1577-1958) kiun fondis Joachim Zehner. Tamen el ĝi videblas almenaŭ kelkaj libroj.

Sub la titolo La henneberg-a dinastio kaj la evoluo de henneberg-a eturbo malfermitis ekspoziciero kiu substrekas la profilon de Kastelo Bertholdsburg kiel regionhistorie grava elmontrejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 144-145

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]