Naturkatastrofo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Naturkatastrofo estas subita, grandskala okazaĵo en la naturo sur Tero, kiu abrupte ŝanĝas la medion tiel ke multaj vivaĵoj mortas (ĉu tuj, ĉu iom post iom pro la ŝanĝo).

Ekzemploj de naturkatastrofoj estas meteorŝtonoj, cunamoj, tertremoj, inundoj kaj diluvoj, sed ili povas ankaŭ esti uraganoj, tornadoj, lavangoj aŭ eĉ simple sekega vetero.

Listo de la plej grandaj historiaj naturkatastrofoj laŭ nombro de mortigitaj homoj


23-an de januaro 1556 Shaanxi-provinco, Ĉinio Tertremo mortigis 830 000.
28-a de julio, 1976 Tangshan, Ĉinio Ĉina registaro raportis 242 000 mortintojn. Usonaj geologiaj institutoj taksis la veran nombron je plej verŝajne 655 000.
1642 Ĉinio Diko detruiĝis. 300 000 dronis.
26-a de decembro, 2004 Sud-okcidenta Azio Tertremo sekvata de cunamo mortigis almenaŭ 280 000.
13-a de novembro, 1970 Orient-Pakistano 200 000 mortintoj trovitaj post cunamo kaŭzita de ciklono. Pli ol 100 000 aliaj malaperis.
9-a de aŭgosto, 1138 Aleppo, Sirio Tertremo mortigis 230 000.
22-a de decembro, 856 Damghan, Irano Tertremo mortigis 200 000.
16-a de decembro, 1920 Jiangsu (Gansu)-provinco, Ĉinio Tertremo je 8,6 mortigis 200 000.
22-a de majo, 1927 Kansu, Ĉinio Tertremo je 7,9 mortigis 200 000.
23-a de majo, 893 Ardabil, Irano Tertremo mortigis 150 000.
1-a de septembro, 1923 Kwanto, Japanio Tertremo je 7,9 mortigas 142 000 kaj detruigas trinonon de Tokio.
30-a de aprilo, 1991 Bangladesh Ciklono mortigis 131 000.
5-a de oktobro, 1948 Ashgabat, Turkmenistano Tertremo je 7,3 mortigis 110 000.
1228 Nederlando 100 000 dronis pro inundo en Frislando.

Vidu ankaŭ