Naturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Naturo, en la plej larĝa senco, signifas la tutan universon: la neartefaritan mondon, la fizikan mondon, aŭ la materian mondon. En mallarĝa senco ĝi aludas la malgrandajn fenomenojn de la fizika mondo: la surfacon de la Tero, rigardata kiel vivejo de homoj, animaloj, plantoj, kaj ĉiuj vivaj estaĵoj, aŭ la vivo ĝenerale. Ĝi intervalas amplekse de la subatoma ĝis la kosma niveloj.

La vorto naturo deriviĝis de la latinaĵo natura, aŭ "esensaj ecoj, denaska emo", kaj en antikvaj tempoj, laŭlitere signifis "naskiĝo". Natura estis latina traduko de la greka vorto fisis (φύσις), kiu unue rilatis la internajn karakterizaĵojn kiujn plantoj kaj bestoj disvolvis sen helpo. La koncepto de naturo kiel tutaĵo, la fizika universo, estas unu el pluraj vastigoj de la unua ideo; ĝi komenciĝis per kelkaj uzoj de la vorto φύσις de antaŭsokrataj filozofoj, kaj iĝis kutima ĉiam poste. Tiu ĉi uzado solidiĝis per la alveno de la moderna scienca metodo dum la finaj jarcentoj. Oni antaŭe konsideris la naturon kiel inventaron de dioj por siaj amuziĝo, aŭ la uzado de homoj; nuntempe la kialoj de la naturo konsideriĝas tro grandaj por la homa kompreno, aŭ eĉ neekzistaj.

Plia signifo de naturo estas la esenco de estaĵo, plej ofte konsiderata kontraste kun la ecoj akiritaj per laboro kaj arto de homo; ekzemple "havi honestan, kruelan naturon". Ekzistas proverboj pri naturo en la senco de "esenco de estulo aŭ aĵo" en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:[1]

  • Citaĵo
     Kutimo estas dua naturo. 
  • Citaĵo
     Difekton de naturo ne kovros veluro. 

La naturo en filozofio

La filozofiaj konceptoj pri la naturo ŝanĝiĝis tra tempoj kaj laŭ skoloj.

Antikvaj grekaj filozofoj

Celismo

Φύσις (fizis) por la antaŭsokrataj grekoj respondis al la sinsekvo de naskiĝo, kresko, degenerado kaj morto. Por ili laŭ Aristotelo, la unua filozofo fondinta kompletan sciencon pri la naturo, "la naturo estas la substanco de tiuj objektoj, kiuj havas en si mem principon de moviĝo".[2] Laŭ Aristotelo ekzistas delikataj, pereemaj substancoj, kiuj havas en si la principon de moviĝo kaj kiuj generas aliajn similajn objektojn, malsame al la eternaj kaj ne generitaj aĵoj, pri kiuj temas la metafiziko kaj la matematiko.

La pereemaj substancoj estas distingataj disde "tio, kio ekzistas per hazardo" aŭ "tio, kio ekestis arte", do per ago de la homo.

Ankaŭ la sofistoj jam antaŭe aplikis distingon sur la nivelo etika-jura inter tio, kio ekzistas nature, kaj tio, kio estas konsiderata kiel originanta el homaj konvencioj. De tie venas ilia etika relativismo, baziĝanta sur la superado de la ionia kriterio de la juro,[3] kiu ekzistas objektive en la ordo mem de la naturo kaj kiun la homoj alprenas kaj aplikas al sia urbo.

La sofistoj fakte konstatas, ke la leĝoj varias de socio al socio, kaj ke por trovi unusolan kriterion validan por ĉiuj necesas baziĝi sur tio, kio en la homo ĉiam estas kaj restas senŝanĝa, tio estas la naturo, kiu ne estas submetita al lahomaj konvencioj kaj kiu preskribas, ke ĝusta estas tio, kion ŝatas la plejfortulo,[4] do tiu, kiu scipovas bone uzi la paroladon por superi alies konvinkojn.[5]

La naturo de la sofistoj enkondukas la koncepton de "natura stato", en kiu la konduto de la homo ne diferencas de tiuj de la aliaj naturaj estaĵoj, surbaze de praaj instinktoj, kiujn la homo konservas malgraŭ la kulturaj diferencoj akiritaj dum la tempo.

Ankaŭ por Aristotelo en la homo ĉeestas denaska principo, kiu agas por konsciigi al li tion, kio karakterizas lian esencon, kiel, ekzemple, la destino de semo estas, pro imanenta natura forto, iĝi arbo. Jen celisma vido de la naturo, kiu klarigas la iĝadon (evoluon) kaj la kialon, ke moviĝo direktiĝas al siaj "naturaj lokoj".

Mekanikismo

Pozicion kontraŭan al la aristotela koncepto celisma kaj vivisma estas la materiisma kaj mekanikisma teorio de la atomistoj kaj de la epikuranoj.

Nov-platonismo kaj kristanismo

Nova koncepto pri la naturo estas en novplatonismo, kie de Unu estas malsupreniro aŭ, en la diro de Plotino, emanaĵo, kiu devenas de intelekto kaj animo kaj manifestiĝas kiel materio natura intencita kiel simpla neesto. Plotino diras "la naturo estas animo ekster si"[6], animo en sia malalta formo, direktita al la neesto kaj do malpli valora rilate al la unu estaĵo.

La kristanismo heredis tiun vidon de malplivaloreco de la naturo, konsiderata ne plu kiel emanaĵo de la Unu, sed vidata kiel malsupera ento kompare al la perfekteco de sia kreinto transcenda.

Renesanca filozofio

La renesanco vidis la rilaton inter homo kaj naturo kiel baziĝantan sur funda simileco: Homo estas mikrokosmo kaj tiel parenca al la universo, la makrokosmo.

La vitruvia homo de Leonardo da Vinci simbolas la perfektecon de la homa korpo en ĉirkaŭcirklo, kiu simbolas la universon: La homo plenigas la universon per si.

Paracelso deklaris la distingon inter naturaĵoj kaj supernaturaĵoj arta kaj nenatura: Kion ni nomas "naturleĝoj", estas nenio alia ol rezulto de la agado de nenombreblaj spiritoj, kiuj ekzemple kaŭzas la kreskadon de plantoj.

Giordano Bruno nomis la naturon "granda besto", kiu en si havas la ekziston de Dio; li diris, ke ekzistas mens insita omnibus (latine menso enestanta en ĉio), kiu samkiel la pneŭma de la stoikismo verŝas sian vivan ekziston en la kosmon.

La ekesto de la modernaj natursciencoj kreis novan vidon al la naturo kiel aro da sencelaj objektoj kondutantaj laŭ ne ŝanĝeblaj naturleĝoj. La antikva opinio, ke la naturo determinas la evoluon de la esto, estis reduktita al la naturo de la homo.

Scienca studo de la naturo

La sciencoj, kiuj studas naturajn fenomenojn, ricevis la komunan nomon natursciencoj. Eblas dividi ilin en tiujn, kiuj studas vivantajn estaĵojn kaj la fenomenon de la vivo, kaj la aliajn, kiuj studas ne-vivajn fenomenojn.

Sciencoj pri la senviva naturo

La senviva naturo estas la objekto de fiziko, kies nomo devenas de la greka vorto φύσις. Sed multaj fenomenoj, kiuj baziĝas sur fundamentaj leĝoj fizikaj, prezentas altnivelajn kompleksecon kaj apartaĵojn, kiuj pravigas la ekziston de apartaj sciencoj por ilia studo:

Biologio kaj parencaj sciencoj

La studado kaj esplorado de la viva naturo okupas la sciencon de biologio kaj ĝiajn branĉojn, ankaŭ kelkajn intersciencajn disciplinojn.


Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Naturo
[M]: Vivo ~ Flaŭro ~ Faŭno ~ Naturzonoj ~ Naturprotektado

Tero kaj universo

La Tero kiel bazo por pli-malpli ĉio, kion homoj arte produktis, estas la loko, kie plej necesas distingi inter naturo kaj homaj kreaĵoj. Kontraŭe en la ekstertera universo troviĝas el homa vidpunkto grandparte en nemodifita, "natura" stato.

La universo

La plej profunda videbla-luma bildo de la universo, per HUDF.

Detalojn vidu en la artikolo "universo".

La universo estas kaj la tuto de kio ekzistas, kaj la ujo, kiu ĉi tiujn materion kaj energion enhavas aŭ subtenas. "Naturo" povas aludi aŭ la paron aŭ la enhavon solan. La kosmologio sugestas ke la aĝo de la universo estas 13,75 ± 0,17 miliardoj da jaroj, ke ĝi komenciĝis per Praeksplodo sekvata de rapida pligrandiĝo, kaj ke la diametro de la videbla universo estas nun almenaŭ 93 miliardoj da lumjaroj aŭ 8,80 × 1026 metroj. La universo estas preskaŭ tute malplena spaco, sed la pezoforto donas formon al la malabunda materio, kaj ĝi enhavas galaksiojn, kiuj konsistas el steloj, ĉirkaŭ kiuj orbitas planedoj. La Suno estas stelo kaj la Tero, sur kiu ni vivas, estas planedo.

La antikvaj mitoj pri la origino de la universo priskribas malplenan senforman spacon, kiun la dioj (kies origino estas eĉ pli duba) uzas kiel ujon por inventaro. La logiko, laŭ la mitoj, antaŭekzistis la universon kaj povus esti pli fundamenta ol la dioj mem. La limo inter la logiko aŭ matematiko kaj la aĵoj, kiujn subtenas la logiko, estas granda mistero, sed la vorto "naturo" kutime aludas la aĵojn (la "kreitaron"), ne la subajn principojn, pro la supozo ke ĉi tiuj principoj venis de dia menso pure kaj sen miksiĝo kun la materio aŭ la ĥaoso.

La Tero

Vidaĵo ekde Apollo 17 dum vojaĝo al la luno.

Detalojn vidu en la artikolo "Tero".

La Tero estas la sola planedo kiu sciate subtenas la vivon, kaj ĝiaj naturaj trajtoj estas la temo de multaj sciencaj kampoj. Interne de la sunsistemo ĝi estas la tria ekde la suno; ĝi estas la plej granda tersimila planedo kaj la kvina entute. Ĝiaj elstaraj klimataj trajtoj estas du grandaj polusaj regionoj, du relative mallarĝaj moderaj zonoj kaj larĝaj ekvatoraj (tropikaj kaj subtropikaj) regionoj. La precipitaĵo (subenfala akvo) varias grande laŭ loko, de pluraj metroj da akvo jare ĝis malpli ol milimetro. 71 procentojn de la surfaco de la tero kovras salakvaj oceanoj. La resto konsistas el kontinentoj kaj insuloj, kun la plimulto de loĝata areo sur la norda duonglobo.

La Tero ŝanĝiĝas per geologiaj kaj biologiaj procezoj kiuj lasas spurojn de la antaŭaj statoj. La ekstera tersurfaco dividiĝas je pluraj malrapide migrantaj tektonaj platoj. La interno, aŭ terkerno, restas varmega, kun dika malsolida tavolo (la termantelo) kaj solida interna kerno. La fluo de la termantelo kreas la teran magnetan kampon.

Referencoj

  1. Lernu
  2. Aristotelo, Metafiziko, E, 1
  3. kp. Cioffi kaj aliaj, I filosofi e le idee, ('Anassimandro'), eld. B. Mondadori, 2007, vol. 1
  4. Frazo atribuita al la sofisto Trasimako, citito de Platono en 85 A 10 DK (Platono, Respubliko, I, 336 b, 338 c) kaj 85 B 8 DK (Hermias Alexandrinus, In Platonis Phaedrum, eld. Couvrer, p. 239, 21
  5. kp. M. Migliori, La filosofia di Gorgia, Celue, Milano 1973
  6. Francesco Adorno, La filosofia antica, vol. 4, eld. Feltrinelli 1992, p. 229

Fontoj

Vidu ankaŭ

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Natura en la itala Vikipedio.