Naturparko Cabárceno
La Naturparko Cabárceno estas zoologia parko en Kantabrio (norda Hispanio). La parko estas konata pro tio, ke ties bestoj vivas duonlibere, en grandampleksaj ejoj ne-kaĝaj. Ĝi estas en eksa ferminejo en la samnoma vilaĝo Cabárceno, en municipo Penagos, 15 km for de la regiona ĉefurbo Santandero. La parko apartenas al Cantur, publika turismo-entrepreno de la regiona Registaro de Kantabrio.
La parko havas du naturprotektajn funkciojn: konservado de minacataj specioj kaj naturmedia edukado. Aldone al bestaro, ankaŭ eblas iri laŭ botanikaj itineroj ofte proksimaj al la plej interesaj enparkaj lokoj.
Bildaro [redakti]
Listo de bestoj [redakti]
Jen kelkaj el la videblaj bestoj en la parko. La vorto indiĝena aperas interkrampe kun besto-raso tipa de Kantabrio.
|
|
|
En la parko estas ankaŭ granda reptiliejo kun diversaj reptiliaj specioj, kaj spektaĵoj de falkado, interalie.