Naturparko Dunoj de Liencres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturparko Dunoj de Liencres
Dunaro
Dunaro
Dunaro
natura parkoLoko de Komunuma Gravoprotektata areo • natural park [+]

Koordinatoj43° 26′ 52″ N, 3° 57′ 45″ U (mapo)43.447808333333-3.9626305555556Koordinatoj: 43° 26′ 52″ N, 3° 57′ 45″ U (mapo)
Areo1,95 km² (194,55 ha) [+]

Naturparko Dunoj de Liencres (Kantabrio)
Naturparko Dunoj de Liencres (Kantabrio)
DEC
Naturparko Dunoj de Liencres
Naturparko Dunoj de Liencres
Map
Naturparko Dunoj de Liencres

Vikimedia Komunejo:  Dunas de Liencres Natural Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Naturparko Dunoj de Liencres estas naturrezervejo apud vilaĝo Liencres, en Kantabrio (norda Hispanio), kreita en 1986.

La parko estas en la enfluejo de la rivero Pas (estuaro de Mogro), ĉe la Kantabra Maro, en la municipo Piélagos. Ties areo estas 195 hektaroj kaj ĝi du strandojn (Valdearenas kaj Canallave) kaj aliajn malgrandajn sablejojn. Krome, en ĝi estas aro de pinastroj kaj dunoj (unu el la plej vastaj en la nordo de Hispanio).

En 1973 oni ekplantis pinojn en 140 hektaroj el la 195 hektaroj de la parko. Oni plantis pinastrojn, piniojn kaj kaliforniajn pinojn. La arboj havas du funkciojn: ili fiksas la dunan terenon kaj utilas kiel distrejo por vizitantoj. En la arbaro ekkreskis orkidacoj kaj diversitaj herboj. Oni povas tramarŝi la arbaron per diversaj vojoj.