Naturrezervejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Naturrezervejonaturprotekta areo estas mezeŭropa nocio pri forte protektita areo por rezervo de la ekosistemo.

En la naturrezervejo oni protektas la planto-, bestospeciojn. Ĝi estas ofte pli malgranda ol nacia parko kaj celas protekti pro sciencaj aŭ naturrezervaj kaŭzoj areojn, rarajn speciojn aŭ belan pejzaĝon, estaĵojn. La naturrezervejo povas esti biotopoj, marĉoj, montaraj lokoj, arbaroj.

En la naturrezervejo, la fajrigo, kultivado de agro estas malpermesita aŭ nur per biologiaj metodoj (en Hungario).

Oni signas la naturrezervejojn en Germanio per aglo sur verda ŝildo (en iama BRD, la okcidento de la ŝtato) kaj per strigo sur flava ŝildo (en iama GDR, la oriento).

naturrezerveja ŝildo en okcidenta Germanio,
en orienta Germanio
kaj en Svislando

En 1995 estis en Germanio 5.314 naturrezervejoj sur areo de 6.845 km². La plej grandan surfacon de 1.416 km² kovras la naturrezervejoj de la federacia lando Bavario kaj kun 1.275 km² sekvas tiuj de Malsupra Saksio.

Vidu ankaŭ