Naturrezervejo Drak-Rokejo
Naturrezervejo Drak-Rokejo aŭ en angla Dragon Rocks estas 322 km2 naturrezervejo sudoriente de la regiono Wheatbelt de Okcidenta Aŭstralio, je ĉirkaŭ 310 km oriente-sudoriente de Perto. Ĝi estas ĉirkaŭata de farma tereno. Ĝi estas listita en la ŝtata registro de areoj gravaj por raraj specioj de plantoj kaj animaloj.[1]
Flaŭro kaj faŭno
Tiu rezervejo enhavas 28 diferencajn vegetalajn asociojn, kiiaj makisoj, arbaroj, malioj kaj kwongan. La granda nombro de plantokomunumoj formas kompleksan mozaikon karakteran de la tritikarea vegetaĵaro. Ĝis 16 plantoj, inklude 13 eŭkaliptoj, estas endemiaj ĉu de la tritikarea regiono (Wheatbelt) aŭ de Okcidenta Aŭstralio. La rara Grevillea involucrata troviĝas en la rezervejo.[1]
Tiu rezervejo estis identigita kiel Grava Birda Areo ĉar ĝi eltenas populaciojn de la endanĝerita Larĝbeka nigra kakatuo, Ocela nestamasulo, Flavvanga platicerko, Blubrusta maluro, Purpurbuŝa likenostomo kaj aliaj.[2]
Referencoj
Notoj
Fontoj
- IBA: Dragon Rocks. Birdata. Birds Australia. Alirita 2011-06-18.
- Dragon Rocks Nature Reserve. Australian Heritage Database. Department of Sustainability, Environment, Water, Population and Communities. Alirita 2011-06-18.
Koordinatoj: 32° 45′ 00″ S 119° 02′ 15″ O / 32.75000 °S, 119.03750 °O (mapo)