Naturrezervejo Lago Magenta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu rezervejo estas grava areo por la konservado de la Ocela nestamasulo

La Naturrezervejo Lago Magenta aŭ en angla Lake Magenta Nature Reserve estas 1080 km2 naturrezervejo, nome unu el plej grandaj tiaj rezervejoj en la regiono Avona Tritikareo de Okcidenta Aŭstralio. La nomo rilatas al la Lago Magenta, kiu kuŝas ĝuste ene de ties orienta limo.[1]

Grava Birda Areo[redakti | redakti fonton]

Areo de 1327 km2 enhavanta la rezervejon (kun escepto de la propra Lago Magenta mem), kun granda areo de neatribuitaj ŝtataj terenoj oriente, estis identigita de BirdLife International kiel Grava Birda Areo (GBA) ĉar ĝi enhavas kernan habitaton por la Ocela nestamasulo same kiel populaciojn de la Regenta papago, la Flavanga platicerko, la Purpurkronulo, la Blubrusta maluro, la Purpurbuŝa likenostomo kaj la Grizgorĝa eopsaltrio - ĉiuj specioj limigitaj al la malia kaj sudokcidenta biomo. La endanĝerita Larĝbeka nigra kakatuo loĝas en la GBA, kvankam ties statuso tie estas necerta.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gazetteer of Australia, Lake Magenta Nature Reserve, 288298.
  2. BirdLife International. (2011). Important Bird Areas factsheet: Lake Magenta. Elŝutita el http://www.birdlife.org on 2011-07-29.

33°33′20″S 119°06′21″E  /  33.55556°S, 119.10583°O / -33.55556; 119.10583 (Naturrezervejo Lago Magenta)