Naturtono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Naturtono estas tono produktata nature per superfrekvencaj ondoj en muzikilo, ekzemple blovinstrumento, per tio ke sonaj ondoj resaltas pli multfoje ol devigas la unuopa longeco de la blovtubo (korno).
La plej malalta frekvenco kiu havas lokon en blovtubo enhavas duonan sonondon laŭlonge en la tubo. La dua estas tutondo en sama distanco, do duobla frekvenco, do unu oktavon pli supre. La tria estas je unu kaj duona ondolongoj, la kvara je du tutaj ondoj en la tubo, tio estas denove oktavon pli supre, kaj tiel plu.

Se ni nomas la plej bazan tonon je tonsilabo [,do] laŭ kodaja-dalekarla gamo, la unuaj dek du tonoj (tonsilaboj kaj relativaj frekvencoj) estas:

  • [,do] = 1
  • [DO] = 2
  • [SO] = 3
  • [Do] = 4
  • [Mi] = 5
  • [So] = 6
  • [Tu] = 7
  • [do] = 8
  • [re] = 9
  • [mi] = 10
  • [fe] = 11
  • [so] = 12