Naumburg (Pfalz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Naumburg
la bieno Naumburger Hof

La Naumburg, ankaŭ nomata Ginsweiler, NeuenburgNaumburger Hof, estas ne plu ekzistanta deklivburgo ĉe deklivo nordoriente de la bieno Naumburger Hof apud la vilaĝo Ginsweiler en la distrikto Kusel, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

La burgo estis konstruita dum la 12a jarcento de la grafoj de Veldenz por observi la ŝoseon el la valo de la rivero Odenbach. Aliaj posedantoj estis la senjoroj de Neuenburg. Supozeble ĝi estis forlasita jam fine de la mezepoko. Ĉe biendomo estas gotikaj spolioj, kiuj povus esti de la burgo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]