Nauranoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nauranoj estas etno devena el Nauro, insulo en la Pacifiko, nordoriente de Papuo-Nov-Gvineo, kiu havas sendependan respublikon. Nuntempe nauranoj vivas nur sur tiu insulo, krom malgranda nombro, kiu loĝas ĉefe en Aŭstralio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nauranoj, 1896

Antaŭkolonia epoko[redakti | redakti fonton]

Kvankam ekzistas nenia arkeologia pruvo, oni taksas, ke unuaj homoj, verŝajne mikroneziaj kaj melaneziaj navigaciantoj, alvenis dum antikvo sur la insulon[1]. Komence de la 12-a jarcento a.K. alvenis novaj enmigrantoj el la ĉinaj marbordaj regionoj tra Filipinoj. Tiuj popoloj miksiĝis inter si kaj verŝajne ankaŭ al najbaraj popoloj polineziaj[1]. Nauranoj estis tiam organizataj en dek du triboj kun komuna religio, ili vivis de agrikulturo (kokoso, banano, pandano, takamaka - calophyllum inophyllum), fiŝkaptado kaj fiŝbredado[2][3].

Ekde 1830 eksteraj popoloj alvenis sur la insulon malkovritan en 1798 de britoj[4]. Iuj eŭropanoj surteriĝis kaj enkondukis konceptojn ĝis tiam nekonatajn de la nauranoj, kiel mono kaj perforta konfliktsolvo[4]. Tiaj kontaktoj kun la okcidenta civilizo havis malbonegajn influojn al la naura socio kaj fine estigis civilan militon, kiu mortigis centojn da nauranoj inter 1878 kaj 1888[5]. Samtempe malsanoj kiel gripo, disenterio kaj tuberkulozo decimis la popolon, kies imuna sistemo ne povis lukti kontraŭ tiuj malsanoj[4]. La nombro de nauranoj malkreskis tiel de 1.400 loĝantoj en 1843 ĝis 900 en 1888[5].

Kolonio[redakti | redakti fonton]

Tradicia domo kaj pirogo, 1896

Ekde 1888, la germana imperio koloniigis la insulon kaj venigis aliajn popolojn kiel laboristojn: ĉinojn kaj loĝantojn de la insuloj Gilbert kaj Karolinoj. Samtempe kristanaj misiistoj evangeliigis, edukis kaj okcidentigis la nauranojn, kiuj iom post iom perdis referencojn al sia kulturo, forlasis siajn religion, kutimojn, socian strukturon kaj preskaŭ sian lingvon[4]. En 1906, ekis la elfoso de fosfato sur la centra ebenaĵo de la insulo kaj la nombro de vilaĝoj malkreskis de 169 en 1900 ĝis 110 en 1920.

Fine de la unua mondmilito Nauro transiris al Unuiĝinta Reĝlando tra ties kolonio de Aŭstralio. De tiam estiĝis la ideo, ke nauranoj povos malaperi kiel etna grupo[6]. La tiamaj aŭtoritatoj rimarkis, ke la nombro de nauranoj malkreskis sekve al gripepidemio al kiu supervivis nur 1.068 homoj. Ili tiam kreis la koncepton de Angam-tago (angam estas la naura vorto por festo, ceremonio) por kreskigi naskiĝojn: la 1.500-a naurano ricevos donacojn kaj honoron de la tuta insulo okaze de sia naskiĝo kaj tiu tago estos festata ĉiujare[6]. La 26-an de oktobro 1932, Angam-tago estis festata unuafoje pro la naskiĝo de Eidegenegen Eidagaruwo, la unua Angam-bebo[6].

Dum la dua mondmilito Nauro suferis relative malmulte pro bataloj, sed estis okupata de 1942 ĝis 1945 de la japana imperio[7]. La 1850 nauranoj rajtis libere moviĝi[7], sed nutraĵoj estis malmultaj. En septembro 1943, la japanoj forkondukis 1.200 nauranojn al Truk-insuloj, por uzi ilin kiel laboristoj, sed ankaŭ ĉar pro la usonaj bombadoj ne plu troveblis sufiĉe da nutraĵoj sur Nauro[4][8]. Nur 737 inter ili supervivis kaj revenis al Nauro la 31-an de januaro 1946; la Angam-bebo Eidegenegen Eidagaruwo estis inter tiuj, kiuj mortis kaj ne revenis[6][9]. La nombro de nauranoj malkreskis tiam ĝis 1.369, sed la 31-an de marto 1949 Angam-tago okazis duafoje en la historio de Nauro pro la naskiĝo de Bethel Enproe Adam[6]. De tiam la nombro de nauranoj ne ĉesis kreski.

La 1-an de novembro 1947 Unuiĝintaj Nacioj konfidis internacian mandaton pri Nauro al Aŭstralio kaj la elfosado de fosfato rekomenciĝis[10]. Ĉar la nauranoj gajnis malmulton el tio, ili postulis kreadon de loka registara konsilio, kiu kreiĝis la 18-an de decembro 1951[7]. Tiu konsilio tamen posedis nenian veran povon kaj la nauranoj konsciis, ke la fosfatrezervoj malpligrandiĝis kaj estis estis fakte forrabitaj de ili[7]. Aŭstralio tiam kreis projekton por forkonduki ĉiujn nauranojn sur la insulon Fraser kaj poste sur tiun de Curtis, sed la nauranoj rifuzis, ĉar Aŭstralio rifuzis al ili sendependecon sur aŭstralia insulo[7][9]. Pro tia aŭstralia malvenko, la nauranoj postulis la sendependecon de Nauro, kiun ili ricevis la 31-an de januaro 1968 post politike kaj ekonomie transira epoko[7].

Sendependeco[redakti | redakti fonton]

Estrante la tutan ekonomion de la insulo la nauranoj daŭre laborigis enmigrintajn laboristojn (ĉefe ĉinojn) kaj akceptante konsumsocion atingis altegan vivnivelon[5][9]. Malagado kaj malbona vivhigieno (industriaj nutraĵoj, tabako, alkoholaĵoj ktp.) sekvis kaj havis gravegajn sekvojn al la sanstato de la plimulto de la loĝantoj. Tiel kreskis ekzemple la nombro de diabetmalsanuloj kaj trodikuloj, kio malpligrandigis la mezan vivodaŭron[11][12].

Geografia lokiĝo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la plej multaj nauranoj loĝas sur la insulo Nauro, ĉefe en komunumo situanta en la sudokcidenta parto de la insulo ĉe la marbordo. Aliaj vivlokoj estas malgranda komunumo ĉirkaŭ la laguno Buada, la nura priloĝata loko de la centra ebenaĵo.

Kelkaj nauranoj loĝas eksterlande, ĉefe en Aŭstralio. Tiuj estas aŭ riĉuloj aŭ studentoj, kiuj studas en aŭstraliaj universitatoj[9].

Socio kaj vivo[redakti | redakti fonton]

Katolika misio, 1914
Fiŝkaptado en la laguno Buada, 1938

Tradiciaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ koloniiĝo de la insulo fine de la 19-a jarcento ekzistis 169 vilaĝoj. Nauranoj apartenis al unu el dek du triboj, kies simbolo estas nuntempe la blanka dekdubranĉa stelo sur la flago de Nauro.

La 12 triboj nomiĝis: Deiboe, Eamwidamit, Eamwidara, Eamwit, Eamgum, Eano, Emeo, Eoraru, Irutsi, Iruwa, Iwi kaj Ranibok[5][13].

Ĉiu tribo posedis ĉefon, kiu reprezentis ĉiujn membrojn de sia klano. La estroj kunvenis en grandaj kunvenoj por decidi pri aferoj gravaj por la tuta socio. La socio matriarkeca[5] rajtigis virinojn estiĝi tribestro, kvankam plej ofte la estroj estis viroj[14]. Viroj devis disponigi domon al sia familio, dum virinoj zorgis pri infanoj kaj decidis pri familiaĵoj[14].

Ĉiu tribo havis propran historion kaj parolis apartan dialekton de la naura lingvo[15]. La tribo Iruwa konsistis el enmigrintoj de la insulo Gilbert. La triboj Irutsi kaj Iwi ne plu havas posteulojn nuntempe: la lastaj tribanoj malaperis pro nekonataj kialoj dum la japana okupado dum la dua mondmilito. Tamen hodiaŭ la triboj ne plu ekzistas, nauranoj nun indentiĝas laŭ la distrikto, kie ili loĝas.

La naura socio estis totemisma kaj pacema, kiel atestas la unua nomo de Nauro: agrabla insulo. Homoj vivis kreskigante de kokosujojn, bananujoj, pandano-ujojn kaj takamaka-ujojn (forbruliginte la praarbaron) kaj bredis porkojn[2][4].

Nuntempe naruanoj stokas kokosojn en formo de kopro kaze de ontaj trosekecoj pro meteologiaj eventoj kiel Ninjo[4]. Kokoslakto estas fermentita por produkti alkoholaĵon ameran[4]. De centoj da jaroj naruanoj bredis fiŝojn, kaptante ĉanosojn (chanos chanos) en la laguno kaj metante ilin en la Buada-lagunon, lago meze de la insulo, kaj en la Anabar-lagunon[3]. Fiŝbredado estis socia organizado inter la diversaj triboj: la bredejoj estis disigitaj de muroj laŭ triboj, la zorgo pri la fiŝoj estis aferoj de la viroj, kiuj regule moviĝis la akvon en la basenoj por oksigenigi la akvon kaj alportis nutraĵojn. Al infanoj estis malpermesite ĝeni la fiŝojn kiam ili baniĝis en la basenoj.[3].

Okcidentiĝo[redakti | redakti fonton]

Unuaj kontaktoj kun la okcidenta civilizo per komercŝipoj kaj maloftaj eŭropaj loĝantoj sur la insulo estigis civilan militon inter la triboj, kiu mortigis centojn. Por pacigi kaj unuigi denove la nauranojn, la germana imperio okupis la insulon kaj deklaris la ĉefon Auweyida kaj ties edzinon Eigamoiya reĝon kaj reĝinon de Nauro. Tiujn honorajn titolojn ili havis ĝis 1920[13]. Pro la kolonoiĝo la naura socio perdis siajn originajn strukturon, kutimojn kaj tradiciojn: katolikismo anstataŭis totemismon, la naura lingvo perdis siajn dialektojn, unuiĝis kaj alprenis neologismojn el la germana lingvo, kristana geedziĝo anstataŭis poligamion, tradiciaj dancoj konsiderataj tro seksumaj estis malpermesitaj, zontukoj estis anstataŭitaj de okcidentaj vestaĵoj kaj oni forlasis masaĝojn kun kokosoleo[4]. La koloniistoj, kaj germanaj kaj britoj, malmulte zorgis pri la nauranoj, kaj tiuj ricevis nur malgrandegan parton de la mono gajnita de la fosfatelfosado[4].

Tia situo daŭris ĝis la 1960-aj jaroj, kiam la sendependiĝo ebligis al nauranoj plibonigi sian vivnivelon[4]. Ekde tiam, ili profitis mem de ĉiuj beneficoj de la eksportado de fosfato kaj la socio iĝis konsumadsocio (industriaj nutraĵoj, tabako, alkoholaĵoj, aŭtoj, televidiloj, hejmaj elektraj aparatoj ktp.). Nauranoj kreis ĉiajn infrastrukturojn necesajn al ŝtato kaj popolo sur izolita insulo (kongrescentro, flugkompanio, komunikadstrukturoj ktp.)[16]. Tiu epoko de riĉeco finiĝis en la 1990-aj jaroj, kiam la fosfatrezervoj ekelĉerpiĝis kaj investoj eksterlandaj evidentiĝis neprofitdonaj[9][17]. Malriĉiĝintaj nauranoj spertis la rebaton de sia okcidentiĝinta vivo: kresko de malsanoj pro malbona vivohigieno[3][16].

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Mitologio kaj religio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ kristaniĝo, nauranoj sekvis toteman religion monoteisman, bazintan je mitologio ĉirkaŭ kosmogonio. Eijebong estis la diino de virineco kaj Buitani, insulo de spiritoj. Pluraj ritualoj estis ligitaj al tiu religio, kiel ekzemple ĉiunokta trinkado de amara trinkaĵo farita el kava por viroj[18] aŭ la ĉiutaga farunofero al la spirito de la hejmo. Laŭ la naura kosmogonio, araneo nomita Areop-Enap kreis la mondon el mitulo, du helikoj kaj vermo, kaj homoj el ŝtonoj[19].

Ekde la kristaniĝo je la fino de la 19-a jarcento nur tre malmultaj nauranoj ankoraŭ subtenas tiun mitologion, kiu nuntempe folkloriĝis. Nuntempe ĉirkaŭ du trionoj de la nauranoj deklaras aliĝi al protestantismo, la ceteraj al katolikismo[7].

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La naura lingvo apartenas al la orienta grupo de malajo-polineziaj lingvoj de la familio de aŭstroneziaj lingvoj.

Komence de la koloniado de la insulo fare de la germanoj, la naura lingvo estis lingvistike pristudata[20]. La diversaj dialektoj, kiuj ekzistis komence, malfaciligis la interkomprenon de loĝantoj el la diversaj lingvistikaj regionoj. Iom post iom kreiĝis komuna lingvo, kiu elĉerpis ankaŭ vortojn el la germana[4].

En 1938, por faciligi komunikadon kun eŭropanoj kaj nordamerikanoj la lingvo ekreformiĝis. Sed tiuj reformoj estis nur parte realigataj, ankoraŭ nuntempe oni uzas certajn lingvajn malnovaĵojn.

Pro la brita koloniado kaj poste la aŭstrala, nauranoj lernis pli kaj pli la anglan[15]. Tiu lingvo daŭre atestas pri la koloniado de la insulo, ĉar multaj nauranoj estas dulingvaj[15]. Tiel la angla estas prefere uzata en administrado, justico, alta edukado, ĉe televido kaj radielsendoj[15].

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bellwood, Peter, The Austronesians, Research School of Pacific and Asian Studies, Australian National University, 1995


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.