Nauvoo (Ilinojso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Templo de Nauvoo.

Nauvoo (hebree: נָאווּ, moderna navu-tiberia Nâwû ; “esti bela”) estas malgranda urbo en Kantono Hancock, Ilinojso, Usono. Kvankam la loĝantaro estis nur 1.063 dum la censo de la jaro 2000 kaj malgraŭ tio ke malfacilas atingi ĝin pro ĝia situo en izolita angulo de Ilinojso, Nauvoo allogas grandan nombron de vizitantoj pro ĝia historia graveco kaj religia signifo por la membroj de La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kaj la Komunumo de Kristo, aliaj grupoj devenantaj de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kaj grupoj kiel la Ikarianoj.

Ŝablono:LigoLeginda