Navagrudak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
blazono de Navahrudak

Navahrudak (Навагрудак, Novogrudok, pole Nowogródek, litvane Naugardukas) estas urbo en okcidenta parto de Belorusio kun 30,7 mil loĝantoj (2006). Ĝi situas 160 km oriente de Hrodna.

Historio[redakti | redakti fonton]

Navahrudak estas unu el la plej malnovaj urboj de Belorusio, loĝata jam en la 10-a jc.. Ĉar ĝi estas la plej alta punkto de la najbara montetaro, ĝi gravis kiel defenda-strategia loko. La unua skriba mencio de ĝi venas el 1227 kiel Novogorodok.

ruinoj de fortikaĵo el la 13-a jc.

La urbon detruis la mongoloj en 1240. Ekde la 13-a jc., ĝi estas centro de la regiono Ĉernij Rus, kaj laŭ kelkaj fontoj ĝi estis ĉefurbo de Litvana Grandprinclando, ĝis ties translokiĝo al Trakai

Ĝi iĝis en 1507 centro de regiono de la Grandprinclando kaj retenis tiun rolon ĝis 1795, kiam ĝi estis ligita al la Rusa Imperio kaj iĝis centro de la Grodno-a gubernio, ekde 1842 ĝi estis parto de la Minska gubernio.

La urbon okupis en 1919 polaj taĉmentoj kaj ĝi apartenis ĝis 1939 al Pollando. En 1939-41 kaj ekde 1944 ĝis estis parto de la Sovetunio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Gravas la industriaj branĉoj por prilaboro de la agrikulturaj produktoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Interalie partnerurbo estas pola urbo Elblongo / Elbląg


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]