Navalvillar de Ibor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Navalvillar de Ibor
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Francisco Javier Morales Cortijo (PSOE)
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 402  (2008)
Geografio
Areo 54,54
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Navalvillar de Ibor estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas navalvillotes. La censita populacio en 2008 estis de 402 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Navalvillar de Ibor estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Ibores, je altitudo de 665 m; je 120 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 180 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 54,54 km². Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Ibor, kaj estas la unua loko trapasata de tiu rivero post ties naskiĝo en la Montaro de Villuercas. Ĝi estas la plej montara vilaĝo ene de la komarko de la Ibores.

Ĝi limas kun Castañar de Ibor norde, Guadalupe sude, Navatrasierra oriente kaj Navezuelas okcidente.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La ĉirkaŭaĵo karakteras pro abundo de kaŝtanarboj. Estas ankaŭ grandaj etendoj de makiso kaj malfermaj arbaroj de korkokverkoj kaj anzinoj, kun rearbarigo de neindiĝenaj koniferoj, kaj indiĝenaj olivarboj kaj kverkoj.

Grandaj mamuloj kiel apro, cervo, kapreolo ktp elstaras en la faŭno de Navalvillar de Ibor kaj ties ĉirkaŭaĵo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La demografia evoluo de Navalvillar de Ibor, inter 1996 kaj 2006, aperas en la jena tabulo, el referencoj de informo de la hispana Instituto Nacional de Estadística .

Demografia evoluo de Navalvillar de Ibor inter 1996 kaj 2006
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006
573 553 532 515 503 494 474 452 434 420

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj, kaŝtanoj, paŝtejoj) kaj brutobredado (kaproj, porkoj, ŝafoj). Produktado de fromaĝo, ĉefe el kapra lakto.