Navas del Madroño

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Navas del Madroño
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro María Luisa Gómez Blázquez (PSOE)
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 1.480  (2008)
Geografio
Areo 112,29
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Navas del Madroño (Altebenaĵo de la Arbuto, la nomo devenas el iama abundo de tiu arbedo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas venteros. La censita populacio en 2008 estis de 1.480 loĝantoj. En 1991 estis 1698 loĝantoj; en 1996, 1661; en 2000, 1536; en 2001, 1.555 kaj en 2004, 1497 (kun denseco de 13,27 loĝ./km²). En 2006 1.661 loĝantoj kun denseco de 13,60 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Navas del Madroño estas situa en la okcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Alcántara, je altitudo de 428 m; je 37 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 112,29 km². Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de Garrovillas, Casar de Cáceres, Arroyo de la Luz, Brozas kaj Alcántara.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Geologie la teritorio estas okupaa de materialoj de granito kaj sablo. Topografie la pejzaĝo estas de mildaj montetoj, formataj per rokoj de granito kun du glimoj (biotitok kaj moskvovito); elstaras la montareto Sierra de Santo Domingo, kiu estas paralela al la rivero Araya. La meza alteco estas de 428 m super marnivelo. La maksimuma altaĵo estas la Cabeza de Araya, kun 518 m; aliaj altaĵoj estas Cerro de la Herrería, kun 495 m., Mariperales, kun 463 m. kaj Concorrona, kun 435 m.

Cabeza de Araya, Navas del Madroño (Cáceres, Hispanio)
Granita formaĵo de Navas del Madroño


Klimato kaj akvo[redakti | redakti fonton]

La klimato estas mediteranea, kun mezaveraĝa temperaturo de 16,4 gradoj kaj mezaveraĝa pluvokvanto de 460 l por m².

La municipa teritorio estas trafluata de rojoj kiuj enfluos en la rivero Taĵo, kiel Alcalfe, Rehana kaj la Rivera de Santo Domingo, aŭ enfluos en la rivero Salor, kiel Jumadiel. Abundas la subtera akvo elprenebla per putoj kaj fontoj, kiel la Zarcita kaj la Nacivera (iama gregotrinkejo kaj vestolavejo).

Puto de Patos, Navas del Madroño (Cáceres, Hispanio)
La Nacivera, gregotrinkejo kaj vestolavejo

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la vegetaĵaro estas mediteranea, kun abundo de anzinoj kaj korkokverko. En kelkaj zonoj estas makiso, kun kratago, timiano kaj genisto, eĉ mirto. Inter Navas kaj Garrovillas estas la ununura pinarbaro de pinsempino de Ekstremaduro. Ĉe rojoj estas atlantikaj specioj kiaj frakseno kaj celtido.

Pri faŭno elstaras la kutimaj specioj en la ĉirkaŭaĵo, ruĝa perdriko, leporo kaj kuniklo (Oryctolagus cuniculus). Ĉiam estis zono de Granda otido (Otis tarda). Abundas la blanka cikonio kaj videblas foje iomaj ekzempleroj de nigra cikonio; tiu nestumas en la vilaĝo kaj tiu ĉi en la pinararbaro. La gruoj kaj kolomboj venas ĉiujare vintrumi pro abundo de glanoj kaj turturoj pro la somera tritiko. La vaneloj kaj multaj anasedoj vintras tie. Inter la rabobirdoj elstaras la turfalko (Falco tinnunculus), la milvoj kaj la Botaglo. Lastatempe videblas aproj kaj ikneŭmonoj, specioj nekomunaj antaŭe kaj ne estas raraj la Sovaĝa kato (Felis silvestris) kaj la genoto (Genetta genetta).

Ĝis la 1960-aj jaroj oftis la lupo (Canis lupus), formortinta per arĉasado (la lasta lupino estis ĉasata en Cancho del Portugués en 1960). Ankoraŭ abundas vulpoj "Vulpes vulpes".

Historio[redakti | redakti fonton]

Aperis prahomaj restaĵoj kaj de la Ŝtonepoko kaj de la Metalepoko. Ĉe Pozo Rodrigo estis romiaj restaĵoj, kiel tiuj de ŝoseo, kaj eble ankaŭ de visigotoj. Dum la Mezepoko estis gastejoj (iam la vilaĝo nomiĝis Ventas, tio estas gastejoj) en la kunfluo de gregoŝoseoj. La municipo de Navas del Madroño estis unue kvartalo aŭ submunicipo dependa de la municipo de Brozas, sed el 1736 al 1737 sendependiĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Nuestra Señora de la O, rekonstruita en 1737-40 de Alonso González kaj Teodosio Magallanes, laŭ planoj de Pedro de Ibarra (disĉiplo de Juan de Herrera, aŭtoro de la monaĥejo de San Lorenzo del Escorial). Estis novaj rekonstruoj en 1785, 1786 kaj 1787. La turo estas la elemento plej karaktera, kvadrata, de 5 m ĉiuflanke kaj atingas inklude la sonorilujon la alton de 23,5 m. La konstruaĵo estas rektangula.
Preĝejo de Navas del Madroño (Cáceres, Hispanio)
Turo de la preĝejo de Navas del Madroño

Ĝi havas unusolan navon, dividita en kvar eroj; la absido estas duoncirkla. La retablo estas de stilo de baroko (de 1752-54 de la garrovilla Juan Grande de Vegas).

Altaro kaj retablo de la baroko
Ĥorusejo de la preĝejo
  • La Urbodomo montras arkaron kaj fasadon de novklasikismo. La iama kazerno estas ekzemplo de fasado de baroko. Karaktero de la popola arkitekturo estas la ŝtona plilongigita lintelo, kiu atingas tra la fasado ĝis la bazo de la balkono, male al la resto de la regiono kie estas nur ĉirkaŭporda.
Fasada baroka de la Malnova Kazerno
plilongigita lintelo
  • Estas ankaŭ blazonaj loĝejoj, kun blazonoj de stirpoj de Brozas. En la strato Santa María, aperis kiel sojlo blazono de la korporacio de ŝton-tajlistoj, poste malaperinta.
Angula blazono
Kronita blazono
  • En la arkitekturo de kamparanoj elstaras la "bohíos" aŭ kabanoj de antaŭromia deveno kun araba influo, konstruitaj el ŝtono, seka aŭ cementita per kalko, cirklaj kaj kun tegmento duonsfera.
  • Skulptaĵo de Kuŝanta Kristo de Martínez Montañés estis detruita de incendio en 1965. Prezidas la altaron patrona skulptaĵo de la Virgulino Nuestra Señora de la O, kiu estas unu el la malmultaj virgulinoj kiuj aperas gravedaj; krome eblas vidi la infanon Jesuon en ŝia ventro.
La Virgulino de la O

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie krom la agrikulturo (tritiko, olivoj) kaj brutobredado (ĉefe ŝafoj, sed ankaŭ bovoj kaj porkoj) estis iom da tradicia industrio nome muelejoj, teksilejoj, sapofabriko ktp. Nun restas agrikulturo kaj brutobredado kaj malaperis industrio, sed aperis servoj, ĉefe pro proksimeco de la provinca ĉefurbo.

Gastronomio[redakti | redakti fonton]

Omleto de testikoj, nuptorizo, tenkoj, la ĉanfajna el hepataĵoj kaj aliaj internaĵoj ktp.

ĉanfajna