Nawal El Moutawakel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nawal El Moutawakel
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1962 (1962-04-15) (62-jaraĝa)
en Kazablanko
Lingvoj arabafranca
Ŝtataneco Maroko
Alma mater Iovaa Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo politikisto • atleto
vdr

Nawal EL MOUTAWAKEL (n. la 15-an de aprilo 1962) estas maroka atletistino. Ŝi gajnis la 400-metran virinan hurdokuradon de la Somera Olimpiko 1984. Ŝi tiel fariĝis la unua olimpika islama ĉampionino naskiĝinta en Afriko. El Moutawakel estis nomumita en 2007 kiel ministro pri sportoj en la nova registarkabineto de Maroko.

Ŝi en 1998 fariĝis membro de la Internacia Olimpika Komitato.