Naza konsonanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manieroj de artikulacio
Obstruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frikativo
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Likvido
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
[Helpon!]
redaktu

Naza konsonanto (mallonge nazalo, aŭ pleonasme nazala konsonanto, sed nazalo ampleksas ankaŭ nazajn vokalojn) produktiĝas kiam la velo — tiu mola karna parto de la palato proksima al la malantaŭo de la buŝo — malleviĝas, ebligante la aeron libere eskapi tra la nazo. La buŝa kavaĵo ankoraŭ funkcias kiel resona ĉambreto por la sono, sed la aero ne eskapas tra la buŝo, ĉar tion baras la lango. Do, ne estas la nazo mem kiu kreas la distingojn inter la nazalaj haltoj, sed anstataŭe la artikulacio far la lango, kiel en la buŝaj haltoj (plozivoj). Malofte, aliaj tipoj de konsonantoj povas esti nazaligitaj.

Akustike, nazaj haltoj estas sonorantoj, kio signifas, ke ili ne limigas la eskapon de aero, kaj tra la lingvoj de la mondo ili estas preskaŭ ĉiam voĉaj. (Komparu buŝajn plozivojn, kiuj tute baras la aer-fluon, kaj frikativojn, kiuj obstrukcas la aeron per streta kanalo. Kaj plozivoj kaj frikativoj estas pli komune senvoĉaj ol voĉaj, kaj estas nomataj obstruentoj.)

Tamen, ankaŭ nazaloj estas haltoj en sia artikulacio, ĉar la aerfluo tra la buŝo estas tute barita. Tiu dualeco, sonoranta aerfluo tra la nazo kune kun obstrukco en la buŝo, signifas ke nazaj haltoj kondutas kaj kiel sonorantoj kaj kiel obstruentoj. Por la celoj de akustika priskribo ili estas ĝenerale konsiderataj sonorantoj, sed en multaj lingvoj ili povas evolui de aŭ en plozivojn.

Akustike, nazaj konsonantoj havas zonojn de energio je po ĉirkaŭ 200 kaj 2000 Hz.

Listo de nazaj konsonantoj:

Ekzamploj de lingvoj havantaj nazajn konsonantojn:

La angla, la germana kaj la kantona lingvoj havas [m], [n] kaj [ŋ]

La kataluna, la okcitan, la hispana, kaj la itala havas [m], [n], [ɲ] kiel fonemojn, kaj [ɱ] kaj [ŋ] kiel alofonojn. (En kelkaj usonaj dialektoj de la hispana, ne estas palatala nazalo, sed nur palataligita nazalo, [nʲ], kiel en la angla canyon.)

La termino 'naza konsonanto' ofte estas mallongigita al nura "nazalo". Tamen, ankaŭ ekzistas nazaj vokaloj, kiel en la franca, la portugala, la kataluna (dialekta trajto), la joruba, la gbea, la pola, kaj la ljubjanan slovena. En la IFA, nazaj vokaloj estas indikataj per tildo (~) super la koncerna vokal-signo: france sang [sɑ̃].

Tre malmultaj lingvoj enhavas neniajn nazajn konsonantojn. Tio motivigis al Ferguson (1963) supozi ke ĉiuj lingvoj havas almenaŭ unu primaran nazan konsonanton. Kiam oni pretendas, ke al iu lingvo tute mankas nazaj konsonantoj, kiel ĉe kelkaj Niĝer-Kongaj lingvoj, aŭ la pirahã de la Amazono, naza kaj nenaza konsonantoj kutime alternas alofone, kaj estas teoria pretendo parte de la individua lingvisto ke la naza alofono ne estas la baza formo de la konsonanto. Kaze de iuj niĝer-kongaj lingvoj, ekzample, nazaj konsonantoj troviĝas nur antaŭ nazaj vokaloj. Ĉar la nazaj vokaloj estas fonemaj, la gramatikan skemon iom simpligas supozo ke nazaligo en haltoj estas alofona.

Ekzistas dua motivo pretendi ke nazaj vokaloj nazaligas la haltojn, anstataŭ ke buŝaj vokaloj denazaligas ilin. Supozado de nazaj vokaloj anstataŭ nazaj konsonantoj helpas klarigi la verŝajnan nestabilecon de nazalaj interrespektivoj trae tra la niĝer-konga ligvaro kompare al, ekzemple, la hind-eŭropa.[1]

Tamen, kelkaj el la ĉimakuaj, saliŝaj, kaj Wakashaj lingvoj ĉirkaŭaj al Puget Sound, kiaj la Quileute-a, la laŝucida, kaj la makaha, estas vere sen iu ajn nazaleco, nek en konsonantoj nek en vokaloj, krom en specialaj parol-registeroj kiel la beb-babila aŭ la arĥaika parolmaniero de mitologiaj figuroj (kaj eble eĉ ne tio kaze de la Quileute). Ĉi tio estas area trajto, kiu aĝas nur kelkajn jarcentojn, kie nazaloj iĝis voĉaj plozivoj ([m] iĝis [b], ktp). La sola alia loko en la mondo kie tio okazas estas en dialekto de la rotokasa lingvo de Papuo-Nov-Gvineo, kie nazaj konsonantoj estas uzataj kiam oni imitas fremdajn akĉentojn. (Iu dua dialekto ja havas nazajn konsonantojn.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ rimarkigo de Williamson (1989:24).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ferguson (1963) 'Assumptions about nasals', en Greenberg (red.) Universals of Language, pp 50-60.
  • Saout, J. le (1973) 'Languages sans consonnes nasales', Annales de l Université d'Abidjan, H, 6, 1, 179-205.
  • Williamson, Kay (1989) 'Niger-Congo overview', en Bendor-Samuel & Hartell (red-j.) The Niger-Congo Languagess, 3-45.