Nazia okupacio de Norvegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germanaj oficiroj staras antaŭ la Nacia Teatrejo en Oslo. (1940)

La okupado de Norvegio fare de nazia Germanio ekis per la germana invado de Norvegio la 9-an de aprilo 1940 kaj ĉesis la 8-an de majo 1945, post la alianca venko en Eŭropo kaj la kapitulacio de Germanio. Tra tiu periodo, Norvegio estis seninterrompe okupita de la Wehrmacht. Civila rego estis efektive plenumita de la germana Reichskommissariat Norwegen, kiu faris decidojn kunlabore kun la norvega, germanfavora marioneta nacia registaro estrita de Vidkun Quisling, dum la reĝo Haakon la 7-a kaj la legitima registaro de ĉefministro Johan Nygaardsvold estis ekzilita en Londono.

Ŝablono:LigoLeginda