Naziismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nazioj)
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri naziismo, do la ideologio de nacia socialismo. Se vi serĉas informojn pri la ĝenerala emo opinii nacion socia fundamentaĵo, vidu la paĝon naciismo.

Naziismonacisocialismo estas ideologio, kiu karakterizis la pensojn kaj agadojn de la potenculoj en Germanio en la jaroj 1933-1945. La partio de la germana naziismo nomiĝis Nacisocialisma Germana Laborista Partio.

La vorto Nacisocialismo (do nacia socialismo) en Federacia Respubliko Germanio estis preferita. Ja en la germana "Nationalsozialismus" sugestas proksimon al socialismo. Tiu lingvouzo daŭras en la (ekde 1990) unuigita Germanio. En GDR oni ĝenerale parolis pri "faŝismo" aŭ "hitler-faŝismo"; la vorto nacisocialismo estis citita kiel mempriskibo de la nazioj, ĉar la Demokratia Respubliko priskribis sin socialisma. Ĝenerale la marksismo ne distingis inter faŝismo kaj naziismo, kvankam ekzistas bonaj kialoj por tia distingo, ekzemple, faŝismo ne nepre defendas rasismon kaj eŭgenikon.

Ĉefaj trajtoj de la naziismo[redakti | redakti fonton]

Hans Frank diris en la Nurenberga proceso: "ekzistas tiom da naziismoj, kiom da nazioj", sed oni povas skizi kelkajn ĉefajn trajtojn:

La ĝeneralaj principoj de naziismo estis la kontraŭkomunismo, la antisemitismo kaj la rifuzo de demokratio.

La kontraŭjudismo montris diversajn direktojn. Tie la judoj iĝis tute propekaj kaproj, kiuj kulpis pri amasa senlaboreco, urbanizado, migrado de la provinca loĝantaro al la urboj ktp. Ili estis la kaŝhomoj de marksismo kaj kapitalismo kaj ili estis markitaj kiel "demoralizantoj" kaj "apartenantaj al subvalora raso".

La nocio raso estis la centra nocio de la naziisma ideologio. Tio postulis la pluvivon de arja raso super la aliaj, kiam la "arjoj" estis identigitaj false kun la hindoĝermanoj. Ili estis endanĝerigitaj laŭ la naziistoj per miksado kun aliaj "rasoj". La sola grava afero estis la "puro de la sango", tial ili mezuris homojn, malpermesis nedeziritajn geedziĝojn kaj celis la arjigon de la Tria Regno. Ankaŭ tion servis la steriligo (aŭ eĉ la murdo) de la mensaj handikapuloj por malhelpi la transdonon de la malsana heradaĵo kaj la murdo de judoj, ciganoj, slavoj.

Enpotencigo de la naziismo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Germanio.

En la jaro 1932 la naziisma partio NSDAP atingis 37,4 (la 31-an de julio) kaj 33,1 procentojn (la 6-an de novembro) de la voĉoj kaj fariĝis plej forta partio. Komence de 1933 Adolf Hitler iĝis regna kanceliero en koalicia registaro. Kvankam kiel la tagon de la enpotenciĝo la nazioj propagandis la (30-an de januaro 1933) , tiam okazis normala ŝanĝo de registaro. Poste ili ne organizis, sed eluzis la incendion en la parlamentejo (Reichstag) kaj kulpigis la komunistojn (KPD). Tio ebligis al la regna prezidento Hindenburg laŭ artikolo 48 de la konstitucio la bazajn rajtojn malvalidigi. Tiel povis la nazioj malebligi la agadon de la politika opozicio. La nazioj akiris la tutan potencon nur post la plenpoviga leĝo, por kiu ili bezonis du-trionan plimulton, kiun ili atingis post malpermeso de KPD kaj per pakto kun la Centro. Krom tio ili kalkulis kun la voĉoj de forestantoj, plejofte en koncentrejoj aŭ malhelpataj fare de SS/SA. Per tiu leĝo la registaro ekhavis la leĝdonan potencon, do la regna parlamento, nuligante la diferencon inter ekzekutivo kaj leĝdona povo, igis sin mem superflua.

Principoj kaj pluevoluo[redakti | redakti fonton]

La fundamentaj elementoj de la nazi-ideologio estis ellaboritaj de Adolf Hitler en lia libro Mein Kampf (Mia batalo). La libro estis modelo por ĉiu plia skribo de la naziismo. Alia grava ideologo estis Alfred Rosenberg, kies ideoj populariĝis per lia libro "Mythos des zwanzigsten Jahrhunderts" (Mito de la 20-a jarcento). La du libroj estis masonitaj en la fundamentan ŝtonon de la Nurenberg-a kongresejo, por konservi la bazprincipojn de naziismo por la estonto. Sed la naziaj gvidantoj – precipe Joseph Goebbels – taksis la libron de Rosenberg ne serioza.

La naziismo ofte montris religiajn trajtojn (kiel videblas en la filmo de Leni Riefenstahl "Triumph des Willens" (Triumfo de la Volo), sed la rilato al la religio estas duflanka. Unuflanke ili volis la germanan kristanecon enkonstrui en la ideologion, aliflanke ekzistis antikristanaj elementoj kaj turniĝo al la hindiaj skriboj (Rosenberg). La rilaton, konduton de religioj kaj ties reprezentantoj al nazireĝimo necesas diference taksi (vidu Religio dum la naziismo).

Naziismo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Naziismo rigardis Esperanton kiel lingvon de la judoj; tial ĝi estis persekutata, post kiam Hitler prenis la povon. Ŝajne, en unua tempo, tiu ne estis notebla: Paul Hübner en "Dia Regno" 4/1933 atentigis la eksterlandajn KELI-anojn, ke "la ateisma ondo" estas haltigita kaj ke "la kristanismo estas savita" en Germanio. La Germana Esperanta Asocio provis pluvivi danke al la ekskludo de siaj judaj membroj, kiam Herbert Wohlfahrt (tiam 22-jara), kreis Novan Germanan Esperanto-Movadon kaj jam en 1933 la Germana sekcio eliris la Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistoj. Sed tiu honta koncedo savis nenion: jam en 1934 (nur tri monatoj poste) oni malpermesis la agadon por Esperanto en Germanio, kvankam toleris la ekzistado de asocioj.

Pamfletoj citante Hitleron estis disdonitaj tra la Germanio diris:

Citaĵo
« Atentu Esperantistoj! Sur (la bazo de) tiu ĉi unua kaj plej granda mensogo, kiel nepra konsekvenco konstruiĝas ĉiam pli da mensogoj. Al ili apartenas ankaŭ la mensogo pri la lingvo de la judo. Por li ĝi ne estas ilo por esprimi siajn pensojn, sed por ilin kaŝi. Parolante france li pensas jude, li tornas germanajn versojn nur por libere envivigi la karakteron de sia etno. Ankoraŭ ne fariĝinte mastro super la aliaj popoloj, la judo vole-nevole devas paroli iliajn lingvojn, sed tuj kiam ili estus liaj servutuloj, ili ĉiuj devus lerni universalan lingvon (ekz. Esperanton!), tiel ke ankaŭ per tiu ĉi rimedo la judaro povus pli facile regi ilin. »
— Adolf Hitler, Mein Kampf

Ankoraŭ en 1936, malgraŭ tio, Hübner esprimis la esperon, ke "certe post kelka tempo ankaŭ niaj oficialaj organizoj en Germanio rekonos la valoron de Esperanto kaj denove subtenos la movadon".

Sed ekzistis nenia pravigo por tia optimismo. En februaro 1936 Martin Bormann, la stabestro de la anstataŭulo de Hitler, subskribis la sekvan dekreton:

Citaĵo
« Ĉar la kreo de internacia mikslingvo kontraŭas al la bazaj konceptoj de la nacisocialismo kaj finfine povas respondi nur al la intereso de superŝtataj potencoj, la antataŭanto de la Führer malpermesas al ĉiuj partianoj kaj membroj de la organizoj filiigitaj al la partio apartenon al ĉiuspecaj unuiĝoj de artefarita lingvo. »

Sekve, ankaŭ la lastajn volapukistojn kaj idistojn de Germanio, tiam jam tre malviglajn, naziistoj persekutis. Do, ili kontraŭbatalis ne nur Esperanton, sed eĉ la ideon mem pri internacia lingvo.

Kelkajn monatojn poste, la 20-an de junio 1936, dekreto de Heinrich Himmler, la ĉefo de la sekreta ŝtata polico "Gestapo", ordonis al la esperantaj asocioj en Germanio mem likvidi sin, se ili volas eviti devigan dissolvon. Ekde tiam ankaŭ ĉia agado por KELI kaj IKUE estis malpermesita en Germanio; la internacian agadon de KELI transprenis nederlandanoj kaj svedoj. Dum plimulto de la germanaj esperantistoj malkuraĝiĝis kaj akceptis la malpermeson de esperanta agado, Paul Hübner daŭrigis skribi artikolojn por "Dia Regno", kiuj tamen ekde januaro 1938 aperis nur kun la subskribo "N.N."

La 10-an de majo 1940 germanaj trupoj okupis Nederlandon, kaj en februaro 1941 aperis tie la lasta numero de "Dia Regno", ĉar en marto "la tuta Esperanto-movado en nederlando fariĝis malpermesita kiel 'juda afero'".

En Germanio kelkaj esperantistoj estis arestitaj kaj senditaj en koncentrejojn nur pro ilia agado por Esperanto; aliajn oni arestis unuavice pro ilia juda deveno aŭ ilia ĝenerala pacifisma engaĝiĝo. Al la viktimoj de la naziismo apartenas ankaŭ ĉiuj tri infanoj de Zamenhof. Ili estis arestitaj jam en januaro 1940. La solan filon de Zamenhof, Adam, oni tuj poste mortpafis; la filinojn Zofia kaj Lidja oni sendis en 1942 al la koncentrejo Treblinka, kie oni mortigis ilin en aŭgusto respektive oktobro de la sama jaro. La esperantisto kaj fondinto de la Una-Sancta-Movado, Max Josef Metzger, estis arestita en 1943 kaj kondamnita al morto pro "defetismo"; la 17-an de aprilo 1944 oni senkapigis lin.

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]